Jan Jakubec

ĉeĥa literatura sciencisto

Jan Jakubec (naskiĝis la 11-an de majo 1862 en Libunec u Jičína - mortis la 4-an de julio 1936 en Praha) estis ĉeĥa literatura sciencisto.

Jan Jakubec
Persona informo
Naskiĝo 11-an de majo 1862 (1862-05-11)
en Libunec
Morto 4-an de julio 1936 (1936-07-04) (74-jaraĝa)
en Nova Urbo
Tombo tombejo de Vinohrady vd
Etno ĉeĥoj vd
Lingvoj ĉeĥa vd
Ŝtataneco Aŭstrio-Hungario vd
Alma mater Filozofia Fakultato de la Universitato de Karolo vd
Familio
Gefratoj Alois Jakubec vd
Profesio
Okupo verkistohistoriistopedagogoinstruisto • literaturhistoriisto • literaturkritikisto • universitata instruisto vd
Laborkampo historio de literaturoliteratura kritiko • eduka sistemo vd
Aktiva en Libunec • Ĉeĥio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li studis en Prago filologion kaj ĉeĥan lingvon, sed fine li doktoriĝis (1889) pri la germana. Li estis disĉiplo de grava ĉeĥa lingvisto Jan Gebauer kaj de la ĉeĥa filozofo Tomáš Garrigue Masaryk. Sub ilia influo li komencis verki siajn unuajn eseojn. En 1898 li studis en Vieno, en 1899 en Berlino, en 1903 li habilitiĝis. En 1914 li fariĝis profesoro de la ĉeĥa literaturo ĉe la Universitato de Karolo.

Li prilaboris principojn por eldonado de naciaj klasikuloj kaj en siaj libroserioj li realigis tiujn principojn kaj profundigis ilin. Lia ĉefa verko estas Historio de ĉeĥa literaturo.

Verkoj redakti

  • O životě a působení Jana Kollára (Pri la vivo kaj agado de Jan Kollár, 1893)
  • Antonín Marek (Antonín Marek, 1896)
  • Geschichte der čechischen Literatur (Historio de ĉeĥa literatuto, 1907, germane kun Arne Novák)
  • Dějiny literatury české (Historio de literaturo ĉeĥa, 1911)

Libroserioj redakti

  • Výbor z Kollárových básní (1893-1894, elekto el la poemaro de Jan Kollár)
  • Básně Fr. Palackého (1898, Poemaro de František Palacký)
  • J. Kollár: Slávy dcera (La Filino de Slavo)
  • F. L. Čelakovský: Sebrané spisy (Kolektitaj verkoj)