Jan Gebauer

ĉeĥa lingvisto

Jan Gebauer (naskiĝis la 8-an de septembro 1838 en Úbislavice, mortis la 25-an de majo 1907 en Prago) estis ĉeĥa filologo kaj lingvisto, profesoro de ĉeĥa kaj slovaka filologioj en la Universitato de Karolo.

Jan Gebauer
Persona informo
Naskiĝo 8-an de oktobro 1838 (1838-10-08)
en Nová Paka
Morto 25-an de majo 1907 (1907-05-25) (68-jaraĝa)
en Královské Vinohrady
Tombo tombejo de Vinohrady
Lingvoj ĉeĥa
Ŝtataneco Aŭstra imperioAŭstrio-Hungario
Alma mater Universitato de Karolo
Familio
Infanoj Marie Gebauerová • Jan Gebauer
Okupo
Okupo lingvistopedagogotradukisto • universitata instruisto • ĵurnalistopolitikisto • filologo • instruisto • literaturhistoriisto • arthistoriisto
vdr

Vivo redakti

Jan Gebauer finis gimnazion en Jičín. Komence studis teologion, sed post tri semestroj ŝanĝis la studdirekton al lingvistiko. Li konatiĝis kun la slava, germana, klasika kaj hindeŭropa filologioj. Gebauer estis kreinto de nova gramatiko de la ĉeĥa lingvo kaj moderna maniero de historiaj sciencaj esploroj pri la ĉeĥa lingvistiko. Li estis aŭtoro de nefinita "Vortaro de malnovĉeĥa lingvo" kaj "Historia gramatiko de la ĉeĥa lingvo". Kun profesoro Tomáš Garrigue Masaryk venke gvidis scienc-literaturan kampanjon kontraŭ aŭtenteco de manuskriptoj, konsiderataj la plej malnova historia monumento de la ĉeĥa literaturo, kaj fakte estantaj falsigitaj el la periode de la nacia renaskiĝo (komenco de la 19-a jarcento).

En 1900 oni atribuis al li la titolon de honora doktoreco de la Jagelona Universitato.

Verkoj redakti

  • Historická mluvnice jazyka českého (Historia gramatiko de la ĉeĥa lingvo) – volumoj Hláskosloví (Fonetiko, 1894), Tvarosloví – Skloňování (MorfologioDeklinacio, 1896), Tvarosloví – Časování (Morfologio – Konjugacio, 1898), Skladba (Sintakso, 1929) eldonitaj kaj publikigitaj de František Trávníček
  • Slovník staročeský (Vortaro]] de malnovĉeĥa lingvo, 1903), 2 volumoj finitaj kaj publikigitaj de Emil Smetánka
  • Mluvnice česká pro školy střední a ústavy učitelské (Ĉeĥa gramatiko por mezlernejanoj kaj pedagogiaj institutoj, 1890) du volumoj
  • Krátká mluvnice česká (Mallonga ĉeĥa gramatiko, 1891)

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti