Demokrata Partio de Socialistoj de Montenegro

socialdemokrata politika partio en Montenegro

La Demokrata Partio de Socialistoj de Montenegro (montenege: Demokratska Partija Socijalista Crne Gore, Демократска Партија Социјалиста Црне Горе, DPS) estas socialdemokrata politika partio en Montenegro. Ĝi estas unu el ĉefaj partioj en la politiko de Montenegro.

Demokrata Partio de Socialistoj de Montenegro
emblemo
partio
Komenco 22-a de junio 1991 vd
Lando(j) Montenegro vd
Sidejo Podgorico
Ideologio

popolismoatlantikismonovliberalismo • montenegra naciismo • socialdemokratiodemokrata socialismo

Ĉefestro(j) Danijel Živković vd
Membro de Partio de Eŭropaj SocialdemokratojSocialista Internacio • Progresema Alianco vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La partio estis formita en 1991 kiel sukcedanto de la Ligo de Komunistoj de Montenegro, kiu estis reginta Montenegron ene de la Jugoslavia federacio ekde la Dua Mondmilito. Ekde sia formado kaj enkonduko de multpartia sistemo, la DPS ludis dominantan rolon en la montenegra politiko, formante la kernon de ĉiu koalicia registaro ĝis nune.

Ĉe la montenegra parlamenta elekto de 2012 okazinta en la 14a de oktobro 2012, la DPS kun la Socialdemokrata Partio de Montenegro (SDP) kiel Koalicio por Eŭropa Montenegro atingis 39 el 81 sidlokoj. Tiu koalicio, kun la longdaŭra partnero Bosniaka Partio, formis majoritaton en la Parlamento de Montenegro kaj ricevis rajton nomumi la registaron. La DPS mem atingis 31 sidlokojn. La multjara ĉefministro de Montenegro nome Milo Đukanović oficinta ĝis decembro 2020 kaj la multjara prezidento nome Filip Vujanović oficinta ĝis majo 2018 estis ambaŭ membroj de la DPS.

La DPS estas internacie aligita al la Socialista Internacio kaj al la Progresema Alianco, kaj estas asocia aliĝinto de la Partio de Eŭropaj Socialdemokratoj.

Eksteraj ligiloj redakti