Legnica

urbo de Silezio
(Alidirektita el Liegnitz)

Legnica (ĝis 1946 germane Liegnitz, pole Lignica kaj ĉeĥe Lehnice) estas urbo en la provinco Malsupra Silezio de nuna Pollando. Ĝi estas urbo kun rajto de distrikto (eksterdistrikta urbo): tamen ĝi funkcias kiel administra centro por la samnoma distrikto Legnica, kiu plene ĉirkaŭas la urban komunumon. Fine de 2021 en la urbo vivis 94 878 loĝantoj.

Legnica
germane: Liegnitz

Flago

Blazono

Flago Blazono
eksterdistrikta urbo en Pollando • urbo
Legnica (Pollando)
Legnica (Pollando)
DMS

Map

Mapo
Mapo
Mapo
Genitivo de la nomo Legnicy
Provinco Malsupra Silezio
Distrikto-rajta Jes
Distrikto Distrikto Legnica
Speco de komunumo Urba
Urba komunumo Jes
Aglomeraĵo 413397 (LGOM)
Urborajtoj 1264
Koordinatoj 51° 13′ N, 16° 10′ O (mapo)51.21666666666716.166666666667Koordinatoj: 51° 13′ N, 16° 10′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 113 m
Areo 56,29 km²
Loĝantaro 94878 (en 2021)
Loĝdenso 1 873,96 loĝ./km²
Poŝtkodo 59-200 do 59-220
Telefona antaŭkodo 0-76
Aŭtokodo DL
Estro Tadeusz Krzakowski
Titolo de estro Prezidanto de urbo
Adreso de estraro Pl. Słowiański 8
Retpoŝto de estraro kancelaria@legnica.um.gov.pl
Poŝtkodo de estraro 59-220
Telefono de estraro (0-prefiks-76) 721-21-99
Fakso de estraro 72 12 115
Ĝemelaj urboj (Germanio) Wuppertal
(Ukrainio) Drohobiĉ
(Ĉeĥio) Blansko
(Francio) Roanne
(Rusio) Orenburg
vdr

Nomo redakti

La urba nomo, kaj en la pola, ĉeĥa kaj germana, devenas de slava nomo, kiu nun en la pola estas łęg, tio estas marĉaj verdaj herbejoj en rivera valo ofte kun arbustoj. En la mezepoka dokumento el la jaro 1300 en la latina lingvo pri la vivo de Sankta Hedvigo de Silezio Vita Sanctae Hedwigis la nomo estis en la formo Legnicz.

Historio redakti

Plej malfrue ekde la 1-a jarcento de nia erao la teritorio estis setlata fare de la ĝermanaj triboj de lugioj respektive de silingoj, parto de la vandaloj. Ekde la dua duono de la 6-a jarcento krome alvenis okcidentslavoj, inter ili la triboj de Ślężanie (en la regiono de hodiaŭa Ślęża).

La unuaj dokumentitaj spuroj de la setlado de slavoj sur la tereno de la nuna urbo devenas el la 8-a jarcento. Tie tiam estis grava kastelego. La dendro-kronologiaj esploroj pruvas, ke dum la regado de pola princo el la dinastio Piastoj Mjeŝko la 1-a oni konstruis tie ĉirkaŭ la jaro 985 novan burgon en la formo tipa por la burgoj de dinastio Piastoj, same konstruitaj estis tiam kasteloj / burgoj en Vroclavo kaj Opole. La nomo aperis la unuan fojon en la skriba dokumento subskribita de pola princo el dinastio Piastoj Boleslao la 4-a, la Buklohara en la jaro 1149. En la jaro 1241 apud la urbo okazis fama batalo kontraŭ la mongoloj nun nomata batalo de Legnica, sub gvido de Henriko la 2-a, la Pia. Tiam sukcese defendis la urban kastelon la kastelmastro Lassota.

En la jaro 1248 la urbo fariĝis la ĉefurbo de la Duklando Legnico. La urborajtoj de la jaro ĉ. 1264, ĉe la piedoj de piasta kastelo ekkreskis la urbo. Dum la tempo de la piasta princo Boleslao la 3-a, la Predikanto en la jaro 1329 la urbo fariĝis la ĉefurbo de la feŭdo de la ĉeĥa reĝo Karolo la 4-a (Sankta Romia Imperio) kaj ekapartenis al Reĝlando Bohemio. Tamen ĝis 1392 la feŭda duklando Svidnico-Javoro ankoraŭ estis iom aŭtonoma, sed tiam ĝi rekte iĝis parto de la regno “Ĉeĥa Krono” regata de la Luksemburga dinastio.

Dum la Mezepoko apud la urbo estis minejo de oro. Dum julio 1454 okazis ribelo de plebo por kontraŭi la rektan regadon de la ĉeĥiaj reĝoj en la eksa duklando. Ekde 1526 Silezio troviĝis sub regado de la Habsburgoj kaj plej laste tiam la urbo nomiĝis Liegnitz. Dum la jaro 1675 mortis Georgo Vilhelmo, la lasta princo el la dinastio Piastoj, sekve komenciĝis la rekta regado de la Habsburga dinastio, kiu por urbo daŭris ĝis la mezo de la 18-a jarcento: Ekde 1740 sekve de sileziaj militoj ĝi troviĝis en Prusio kaj apartenis al la germanlingva provinco Silezio, kun kiu ĝi en 1871 kunfondis la Germanan Regnon. En 1945, post la Dua Mondmilito, laŭ decido de la Aliancanoj, la urbo kaj provinco doniĝis al Pollando, kiu en 1946 decidis novan polajn nomojn por ĉiuj urboj de la regiono. Por la germanlingva urbo Liegnitz, kiu ĝis nun en polaj tekstoj nomiĝis Lignica, tio signifis adopton de nova nomo Legnica.

Post la Dua Mondmilito danke al bone konservitaj postgermanaj armeaj objektoj en la urbo estis lokigitaj garnizonoj: de Pola Soldataro (ekzistanta en la jaroj 1945-2007) kaj sur granda areo de la urbo de la komandantaro kun kazerno de Norda Militist-Grupiĝo de Sovetia Armeo (rezidanta en la urbo en 1945-1993).

La 2-an de junio 1997 papo Johano Paŭlo la 2-a dum sia papa pilgrimo al Pollando vizitis ankaŭ la urbon.

Urbaj monumentoj redakti

La nuntempa spac-sistemo de la urbo datiĝas de la fino de la 19a kaj komenco de la 20a jarcento. En la nuna pola urbo Legnica oni povas trovi multajn belajn monumentojn, certe la Piast-kastelo staras unuavice, sed krom ĝi indas levi la okulojn al la katedralo de St. Petro kaj Paŭlo, Preĝejo de Sankta Maria, Urbodomoj (malnova kaj nova), turoj kaj aliaj interesaj konstruaĵoj. Ravaj estas la tiel nomataj haringejoj, tio estas haringo-standoj kun arkaĵoj alkroĉitaj al la Malnova Urbodomo en la Merkata Placo. Rimarkindas pro historiaj kialoj certe la bela baroka preĝejo de St. Johano, kie vi povas viziti la Maŭzoleon de pola dinastio de Piastoj (vidu sube).

Urba verdaĵo redakti

 
En tiu-ĉi domo, ekde 1905 restoracio "Zum Alten Fritz" kaj tiutempe pli granda, ekde 1910 kunvenis la loka Esperanto-grupo

En la urbo abundas verdaj areoj, kiuj ne nur plibonigas vivkondiĉojn, sed ankaŭ emfazas kaj plibonigas la bildon kaj belecon de la Malnovurba Kvartalo. La plej mirinda verda loko por ripozi en la urbo estas la urboparko situanta en la urbocentro kaj enhavanta la palmejon / oranĝejon. Fontanoj ankaŭ aldonas ĉarmon al la urbocentro.

Esperanto-movado redakti

Kuracisto Stolper kaj Edmund Schulz el Schweidnitz sukcese propagandis Esperanton tie per publika parolado en 1910 kaj varbis 21 anojn por kurso, gvidota de Edmund Schulz, prezidanto de la grupo en Schweidnitz. Post finiĝo de kurso fondiĝis grupo. Prezidanto estis s-ro Fraedrich, kunvenoj okazis ĉiumarde vespere en la restoracio kaj vinejo „Zum Alten Fritz”. Ĉirkaŭ julie, en multnombre vizitita publika kunveno Georg Mahn el Breslau pritraktis kun bona sukceso la problemon de internacia helpa lingvo. En la 1920-aj jaroj, kiel ĉie en la Germana Regno ankaŭ en Liegnitz plufloris la Esperanto-movado, sed la persekutoj dum la epoko de la Tria Regno finis tiun prosperon.

Post 1945 ĉiuj germanlingvaj urbanoj, ankaŭ la esperantistoj, estis forpelitaj, kaj anstataŭigis ilin poloj el orienta Pollando cedita al Sovetunio. Inter ili ankaŭ estis esperantistoj, kiuj novorganizis lokan Esperanto-movadon. Planita kulmino de tiu movado estis la 70-a kongreso de la protestantisma Kristana Esperantista Ligo Internacia en 2020, kiu pro la kronvirusa pandemio devis esti prokrastita al aŭgusto 2021 kaj okazis en reduktita dimensio.

Konataj lokuloj redakti

Eksteraj ligiloj redakti