La silingoj (latine Silingae, germane - kiel reprezentanto de nunaj ĝermanaj lingvoj - Silingen, SillingenSilinger) estis parto de la ĝermana etno de vandaloj, kiuj ĝis la 3-a jarcento de nia erao vivis en Silezio. Probable la nomo "Silezio" devenis de la silingoj. Fine de la 3-a jarcento ili unuiĝis kun la dua granda parto de la vandala etno, la asdingoj, kaj en 401 atakis la Romian Imperion. En 406 ili kun aliaj ĝermanaj etnoj transiris la Rejnon kaj konkeris grandan parton de Gaŭlio, tri jarojn pli poste, en 409, ili konkeris parton de la Iberia Duoninsulo kaj ekvivis en la antaŭa romia provinco Baetica, proksimume la nuntempa regiono Andaluzio.

Silingoj
historia etno
Vandaloj
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr
411: Dispartigo de la Iberia Duoninsulo inter alanoj, sueboj, asdingoj (nordokcidente) kaj silingoj (sude), la nordoriento restis romia

Sub la gvidado de la asdinga reganto Gaisariks en la jaro 429 armeo de asdingaj kaj silingaj vandaloj kune kun alanoj transiris al la nordo de Afriko kaj fondis vandalan regnon en la antaŭa romia provinco Africa proconsularis en nordokcidenta Afriko, ampleksanta ankaŭ la insulojn Korsiko kaj Sardinio. Post kreo de sia ŝtato, la vandaloj militmarŝis kontraŭ pliaj partoj de la Roma Imperio, kaj ili en 455 prirabis Romon. Post morto de Gaisariks, ilia ŝtato malfortiĝis kaj en 534 la Bizanca militestro Belizar detruis ĝin. La vandaloj poste asimiliĝis al la loka popolo.