László Szilveszter

SZILVESZTER László (pro. silvester) estis rumania hungara instruisto, ĵurnalisto, tradukisto naskita en Atid la 11-an de majo 1936 kaj mortinta en Miercurea Ciuc la 16-an de decembro 2007.

Biografio redakti

László Szilveszter havigis diplomon de bazlernejo en Cristuru Secuiesc en 1953, poste diplomon de instruisto pri rusa lingvo en 1958 en Pedagogia Instituto Maxim Gorki de Bukareŝto. Li instruis en Ditrău, Joseni, li estis sekciestro por lernejafero de rajono Gheorgheni, poste inter 1968-1979 li laboris en partiaparato de Distrikto Harghita, pli poste ĝis 1990 li estis redaktoro, ĵurnalisto, rubrikestro de la gazeto Informaţia Harghitei (post 1990 Adevărul Harghitei) de Miercurea Ciuc. Post 1990 li instruis rusan lingvon en Miercurea Ciuc ĝis sia pensiiĝo en 1996.

Tradukistatestilo redakti

En 1981 li akiris atestilon de tradukisto (Certificat de traducător) en Bukareŝto por traduki el rusa lingvo al rumana kaj hungara lingvoj, el rumana lingvo al hungara lingvo, el hungara lingvo al rumana lingvo. Li publikigis tradukaĵojn en gazetoj Hargita, Informația Harghitei, Utunk, A Hét, Új Élet, Dolgozó Nő.

Tradukaĵoj redakti

  • Nagyapó mesefája, libroserio, 1975-1986., 49 fabeloj tradukitaj el rusa lingvo (volumoj 5., 6., 9., 11.,13., 15.), Editura Ion Creangă, București;
  • Mircea Sântimbreanu: A nagyszünet, rakontoj, skizoj el rumana lingvo (kunulaŭtoro), Editura Ion Creangă, București, 1980;
  • Octav Pancu-Iași: Közeleg az este?, Libroserio Minden gyermek könyve volumo 21-a, el rumana lingvo, Editura Ion Creangă, Bukareŝto, 1981;
  • Tüz anyja, fabelselektaĵo el rusaj tradukaĵoj, Editura Ion Creangă Bukareŝto, 1983;
  • Alexandru Mitru: Az Olümposz legendái, tradukkunlaboranto, tradukaĵreviziulo, Editura Ion Creangă, Bukareŝto, 1983;
  • Grigore Bajenaru: Cismigiu diákliget, porjunulara romano, Editura Ion Creangă, Bukareŝto, 1985;
  • Grigore Bajenaru: Jó reggelt, fiúk!, porjunulara romano, Editura Ion Creangă, Bukareŝto, 1988.

Fonto redakti

  • La samnoma filo de L. Sz. je la peto de vikipediisto Zetey.