Nicolás Fernández de Moratín

hispana poeto

Nicolás Fernández de MORATÍN (naskiĝis en Madrido la 20-an de julio 1737, mortis samloke la 11-an de majo 1780) estis hispana poeto, prozisto kaj dramaturgo, patro de la ankaŭ dramaturgo Leandro Fernández de Moratín.[1]

Naskiĝis en Madrido, el familio de asturia deveno. Li studis ĉe la jezuitoj en Calatayud kaj poste en la Universitato de Valadolido. Li iĝis advokato en Madrido kaj membro de la babilrondo Fonda de San Sebastián, kie ĉeestis ankaŭ José Cadalso, Tomás de Iriarte kaj Ignacio López de Ayala. Li estis membro ankaŭ de la Reĝa Ekonomika Societo de Amikoj de la Lando de Madrido, kaj de la Roma Akademio Arkadoj. Ekde 1773 li profesoris pri Poetiko en la Imperia Lernejo de Madrido.

En 1764, por publikigi siajn versojn, aperigis la gazeton El poeta (la poeto). Venontjare publikis etendan pedagogian poemon pri ĉastemaro titolita La Diana o arte de la caza. Probable komence de la venonta jardeko li komponis alian pedagogian poemon, de satiraj nuancoj, nome Arte de las putasArte de putear (arto pri ĉiesulinoj aŭ de ĉiesuli), kiu cirkulis manuskripte, kaj estis publikita la unuan fojon en 1898, pli ol cent jarojn post lia morto.

Liaj teatraĵoj estas komedio, La petimetra (1762), kaj tri tragedioj: Lucrecia (1763), Hormesinda (1770) kaj Guzmán el Bueno (1777). Lia koncepto pri teatro, ene de la idealoj de la novklasikismo, estis lernejo de etika formado, kaj li partoprenis en la tiamaj polemikoj pri la hispana klasika teatro per tri broŝuroj nome Desengaños al teatro español (1762–3).

Li verkis pri taŭrludado kaj epigramojn.

Notoj redakti

  1. Por la tuta ĉapitro José Miguel Caso González, "Nicolás Fernández de Moratín", en Historia y Crítica de la Literatura Española zorge de Francisco Rico, "Ilustración y Neoclasicismo" zorge de José Miguel Caso González, Crítica, Barcelono, 1983, paĝoj 192-205. Krom José Miguel Caso González, "De la Academia del Buen Gusto a Nicolás Fernández de Moratín", paĝoj 206-212, kaj John Dowling kaj Maurizio Fabbri, "Lo épico: Las naves de Cortés destruidas", paĝoj 213-220.

Eksteraj ligiloj redakti