Gottfried von Herder

Wilhelm Christian Gottfried HERDER, ekde 1802 von Herder (naskiĝinta la 28-an de aŭgusto 1774 en Bückeburg, mortinta la 11-an de majo 1806 en Vajmaro) estis germana medicinisto.[1]

Gottfried von Herder
Persona informo
Naskiĝo 28-an de aŭgusto 1774 (1774-08-28)
en Bückeburg
Morto 11-an de majo 1806 (1806-05-11) (31-jaraĝa)
en Vajmaro
Okupo
Okupo kuracisto
vdr

Vivo redakti

La plej maljuna filo de Johann Gottfried Herder kaj Maria Karoline Flachsland studis en Jena medicinon kie Johann Christian Stark la Maljuna estis la disertaĵa prizorganto. Doktoriĝo venis en 1796, Herder ricevis propran laborejon en Vajmaro kaj iĝis en 1800 provinca ĉefakuŝisto kaj en 1805 kortega medicinisto. Kune kun Wilhelm Ernst Christian Huschke li verkis la sekco-raporton pri la kadavro de Friedrich Schiller. Pro tio lia nomo ĝis hodiaŭ konatas. Rimarkindas ke li flegis la patron dum la tuj antaŭmortaj tagoj kaj postmorte faris la samon kiel ĉe Schiller.[2]

Herder skribis Zur Erweiterung der Geburtshilfe (Leipzig 1803) engaĝiĝante en la eldonado de la patraj verkoj kune kun la patrino Maria Karoline Flachsland. Li edziĝis en 1797 al fratino de la 1779 en Vajmaro naskiĝinta aktoro kaj teatrejestro Johann Heinrich Christian Schmidt[3], Maria Henrietta Carolina (1775–1837). Herder mortis pro tifo post kiam li mem estis fleginta multajn vajmaranojn.[4]

La Herder-oj havis amikajn kontaktojn al la juristo Christian Gottlob Voigt la pli juna, filo de ministro Christian Gottlob von Voigt[5]. En 1811 vidvino Herder edziniĝis al Christian Gottlob Voigt (la pli juna); li kaptitis en 1813 de la francoj kaj mortis post liberiĝo pro febro.[6]

Referencoj redakti

  1. paĝo 308 ĉe Caroline Jagemann: Selbstinszenierungen im klassischen Weimar, legebla ero ĉe Google Books
  2. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-01-19. Alirita 2021-08-22.
  3. Kp.: Erinnerungen eines weimarischen Veteranen aus dem geselligen literarischen und Theaterleben. Verlag F. A. Brockhaus, Leipzig, 1856, p. 9, ĉe Google Books
  4. Leo von Seckendorf: Korrespondenzen der Goethezeit, Edition und Kommentar, Bd. I: Text, eldonis Michael Grus, Berlin-Boston, p. 867, nr. 207: Karl August Böttiger, Dresden, 16. Mai 1806.
  5. Brieftexte, registro p. 691 ĉe Google Books
  6. Geedzeco kaj morto de la filo de Voigt ĉe: Goethes Briefe an C. G. von Voigt, 1968, p. 99–103 ĉe Google Books