Bückeburg

komunumo en Malsupra Saksio, Germanio

Bückeburg estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Schaumburg de la federacia lando Malsupra Saksio. Fine de decembro 2023 la komunumo havis 19 298 loĝantojn sur areo de 68,9 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 287 loĝantoj/km². Bückeburg estis ĝis 1946 ĉefurbo de la memstara landeto Ŝaŭmburgo-Lipo (Schaumburg-Lippe). Esperanto-movade en la regiono aparte gravas la grupo "La Ratkaptista Bando", kiu kunvenas regule ĉiun duan semajnon en kultura centro de la urbo Hameln 28 kilometrojn sude de Bückeburg kaj havas sian administran adreson en la apuda komunumo Hessisch Oldendorf 18 kilometrojn sudokcidente. Fine de septembro 2021 la esperantista renkontiĝo 18-a Rata Rendevuo okazis rekte en Bückeburg.[1]

Bückeburg
Blazono
Bückeburg (Germanio)
Bückeburg (Germanio)
DEC

Map

Flago
urbeto • rezidejo • urba komunumo de Germanio • Q133997300
Administrado
Federacia lando Malsupra Saksio
Distrikto Distrikto Schaumburg
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 05722
Poŝtkodo 31675
Aŭtomobila kodo SHG
Oficiala Municipokodo 03257009
Subdivido 13 komunumopartoj (Ortsteile)
Politiko
Komunumestro Reiner Brombach
Partio de komunumestro SPD
Adreso de la administrejo Marktplatz 2-4
Demografio
Loĝantaro 19298 (stato 2023-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 52° 16′ N, 9° 3′ O (mapo)52.2608333333339.0491666666667Koordinatoj: 52° 16′ N, 9° 3′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 63 m
Areo 68,84 km²
Oficiala retejo https://www.bueckeburg.de/
vdr

Konataj lokuloj

redakti

Referencoj

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti
 
la kastelo
 
kastela pordego
 
detalo de kastela enirejo
 
la fervoja stacidomo
 
monumento pri la verkisto Herder, kiu restadis en Bückeburg
 
urba kirko