Radio Nederlando Tutmonda

Radio Nederlando Tutmonda (nederlande Radio Nederland Wereldomroep, mallongigo RNW, ekde 2013 RNW Media) ĝis la jaro 2012 estis publika kaj ŝtate subvenciita radiofonia kaj televida dissenda instanco en Hilversum, produktante kaj transdonante programojn por internaciaj spektantaroj ekster Nederlando. Ekde la jaro 1992, Radio Nederlando Tutmonda ankaŭ distribuis enhavon tra retejo kaj retpoŝta teknologio.

Radio Nederlando Tutmonda
emblemo
radiostacio • international broadcasting
Komenco 15-a de aprilo 1947 vd
Fino 2012 vd
Poste RNW media vd
Lando(j) Nederlando vd
Sidejo Wereldomroepgebouw
Situo Hilversum
Lingvoj

nederlanda lingvo

Retejo Oficiala retejo
vdr
emblemo
emblemo
la redakciejo en 2008

La servoj en la nederlanda lingvo finiĝis la 10-an de majo 2012, en la angla kaj en lingvoj de Indonezio la 29-an de junio 2012 pro drastaj buĝetoj tranĉoj postulitaj de la registaro de Nederlando. La lasta radioprogramo elsendita estis ĉiutaga duonhora programo en la hispana por Kubo nomita El Toque ("La Tuŝo"), kiu finiĝis la 1-an de aŭgusto 2014.[1]

Pro registaraj direktivoj, la servo novorganiziĝis en 2013 por promocii la liberecon de esprimo kaj sendependa ĵurnalismo uzante novajn amaskomunikilojn en areoj kie homoj ne estas liberaj kolekti informojn aŭ formi kaj esprimi sendependajn opiniojn - tamen nun kiel neregistara organizaĵo sub la nomo RNW Media.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti