Sanktuloj de la glacio

La esprimo sanktuloj de la glaciosanktuloj de la lasta glaciosanktuloj de la lasta malvarmo referencas al la popola katolika tradicio pri anomalio de la klimato, aparte al subita malaltiĝo de la temperaturoj (antaŭ la "definitiva" alveno de la “bela sezono”) kiu - laŭ la antikvaj observadoj de la kamparanoj (sed ankaŭ laŭ sciencaj studoj[1]) devus ĉiujare realiĝi en la okcidenta-centra Eŭropo koresponde al la sesa semajno el la printempa Ekvinokso kaj pliprecize en da datoj de 11-a, 12-a, 13-a kaj 14-a de majo en la tagoj respektive de sankta Mamerto de Vienne, Sankta Pankracio, Sankta Servaciod:Q558261 kaj Sankta Bonifaco de Tarsod:Q892536.[2]

La kvar tradiciaj glacisanktuloj

Historio redakti

Sed la tagoj de la festado aŭ liturgia preĝpetoj dependas iomete ankaŭ el la lokaj variaĵoj de la temperaturoj en la okcidenta Eŭropo, kaj ĉio suferis kroman variaĵon kun la eniriĝo de la gregoria kalendaro (1582), reformo kiu anticipis la datojn. Sed spite de ĉio, la kulto-festado de la sanktuloj de la glacio daŭris en diversaj regionoj de la okcidenta Eŭropo, aparte en tiu centra.

Sciencaj eksploroj pri la fenomeno redakti

Pri tiu fenomeno estis elpensitaj iuj sciencaj eksplikoj:

  • Ĝi dependus el anticiklona "kunpusiĝo"
  • Aŭ ĝin kaŭzas la akviĝo de la glacio en la montoj…

Proverboj pri la sanktuloj de la glacio redakti

Proverboj svarmis el ĉiuj eŭropaj popoloj: Italio, Hispanio, Francio, Anglio, Nederlando… Tio montras per kiu intenseco estis kultataj tiuj sanktuloj kiuj estis honoritaj ankaŭ per la rogacioj enkondukitaj de sankta Mamerto de Vienne, kaj precipe kiel estis sekvataj la sugestoj ĉe la kamparanoj.

Jen kelkaj ekzemploj de proverboj:

  • Franclingva: “Estas ĝuste nomataj sanktuloj de la glacio Mamerto kaj Pankracio kun Servacio”. (Sont bien nommées les saints de glace, Mamert, Servais et Pancrace)[3]
  • Anglalingva:' “Kiu pritondas sian ŝafon antaŭ la tago de Sankta Servacio, tiu amas ĝian lanon pli ol sian ŝafon. (He who shears his sheep before St Servatius' Day loves his wool more than his sheep (Yorkshire)[4]
  • Nederlandlingva: “Pankracio, Servacio kaj Bonifaco identiĝas kun malvarmo kaj glacio”. (Pancraas, Servaas en Bonifaas, geven ijs en vorst helaas).
  • Germanlingva: “Nur Pankracio, Servacio kaj Bonifaco signas komenciĝon de la somero”. (Pankraz, Servaz, Bonifaz machen erst den Sommer).

Notoj redakti

  1. Ferrari, Augusto, Da un San Martino all'altro, Editrice Veneta, Vicenza, 2003, p. 202 Meteogiornale: I santi di ghiaccio Arkivigite je 2015-05-16 per la retarkivo Wayback Machine
  2. Ferrari, Augusto, op. cit., pp. 201 - 204.
  3. Proverbes et dictons, arkivigita en oktobro 2008 (france).
  4. Times Online: Ice saints have all melted in the burning of May (angle)

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti