Malfermi la ĉefan menuon
Mickey Roker kun Ben Brown kaj Dizzy Gillespie (1977)

Granville William[1] „Mickey“ Roker (naskiĝinta la 3-an de septembro 1932 je Miamo en Florido) estas usona frapinstrumentisto de ĵazo.

Vivo kaj verkadoRedakti

„Mickey“ alkreskis ĝis la deka vivojaro ĉe sia patrino kaj ilia pli juna frato en malriĉaj cirkonstancoj. En 1942 lia patrino mortis, kaj la avino irigis ilin al parencoj en Filadelfio. „Mia onklo Walter zorgis pri mi. Ĉar li estis la viro en la familio, li dekkvinjara komencis perlabori.“ Walter Bowe dividis la amon de ĵazo kun sia nevo kaj aŭskultis ĝin de la radiostacio Filadelfio. „Onkel Walter volis mem ludi, sed li estis tro okupita per la laboro.“ Walter Bowe aĉetis la unuaj ĵazajn sondiskojn kaj baldaŭ la unuan, malgrandan frapinstrumentaron por Mickey. Kiel dekkelkjarulo Mickey Roker estis jam frue kutimgasto de la ĵazklubejoj kaj admiris frapinstrumentiston Philly Joe Jones. La junulo estis ano de ĵazkulturo, kiu nuntempe ne plu ekzistas. Tie li aŭdis muzikistojn kiel Miles Davis en Showboat, J.J. Johnson en Peps Star Bar, kaj Clifford Brown kaj Dizzy Gillespie venis en la klubejojn de la urbo. Sen la prizorgo de sia onklo Walter Bowe por si kaj sia patrino li neniam estus ludanta frapinstrumentaron, jen lia eldiro.

En 1956 Mickey Roker geedziĝis kun virino nome Priscilla. Ili havis du gefilojn, Ronald kaj Debra. En 1957 li muzikis dum sestaga dungiteco en la drinkejo Peps Star Bar kun Gloria Lynne kaj Jimmy Heath. Tie atentis pri li Lee Morgan kaj Clifford Brown.

Bob Cranshaw renkontis Mikion Roker en 1957. La frapinstrumentisto muzikis kun Ray Bryant en Ĉikago. Kiam iun vesperon kontrabasisto Arthur Harper peterdormis, Bob Cranshaw, ĉiam atenta pri tiaj okazoj, tuj transprenis la postenon. „Ĉiun fojon, kiam mi iris al Ĉikago, mi rigardis la laboron de la muzikistoj. Se iu malfruiĝis, mi estis preta anstataŭi muzikante“, diris Cranshaw. La unuan, kiun Bob Cranshhaw malkovris de Mickey Roker, estis lia humuro. „Li ridigis min.“ En 1961 la du plenumis laboron kun la bando de Gigi Gryce en Ĉikago. Pli malfrue en ĉi tiu jaro, kiam Roker muzikis kun Mary Lou Williams en Hickory House je Novjorko, ŝi maldungis sian konrabasiston Larry Bales, kaj Bob Cranshaw tuj venis. Cranshaw ŝategis muziki kun Mickey Roker: „Mickey estas tiel estetika. Li estas sentema, scias pri dinamiko kaj scipovas strukturi pecon.“ La du kune aboris liberprofesie ekde 1957 en Novjorko kaj Ĉikago. „Post kiam ni unuan fojon ni kunvenis, estis amafero“, jen Roker, „muzika paro“, Cranshaw. La du konsistigis en 1963 la bazon por la Triopo Junior Mance kun kantisto Joe Williams je la regultempaj prezentadoj en Peps kaj Showboat (surdiskiĝis en 1963 je Newport[2]) kaj baldaŭ surdiskigis por diskeldonejo Blue Note Records. Sekvis la studioregistraĵo kun Stanley Turrentine.

Ilia elstaran kaj estimatan kunlaboron Mickey Roker klarigis jene: „Ni ludas svingantajn blusajn frazojn ene de la melodio. Ni evitis la pionirojn kaj teniĝis je la ĉeftendenco.“ Bob Cranshaw pri tio esprimiĝis: „Mia gravaĵo estas la sento. Mi estas svingbasisto, kiu tenas la tempon. Estas melodiaj basistoj kaj solobasistoj. Mi ludas la bazotonojn de la akordoj, komprenebligas kaj plene rondigas.“ Ekde tiam, ekzemple ekde la albumo Junior's Blues el 1962 de Triopo Junior Mance, kun la funka Gravy Waltz, Cranshaw kaj Roker kunmuzikis ĝis en iliaj sepdekaj jaroj. „Eble ni (muzike) paŝas iomete pli antaŭen, se ni ne iras tro antaŭen, ĉar ni volas, ke la homoj komprenas kaj ĝuas.“ Sur la albumo Rough 'n' Tumble el 1966 de Stanley Turrentine, kiun aranĝis Duke Pearson, ili ekflamas la ritmon surbaze de ĵazosoŭla bonfarto. „Ni simplas kaj igas tion arton.“

Mickey Roker nun ricevis multajn mendojn de Shirley Scott, Sonny Rollins, Milt Jackson kaj Lee Morgan. Duke Pearson enkondukis lin per sia kunlaboro kun Cranshaw ĉe eldonejo Blue Note Records. „Herbie Hancock kaj Hank Jones estis supozeble la unuaj grandnomuloj, kiuj telefonvokis min“, Roker diris pri ĉi tiu periodo.

En la 1970-aj jaroj li muzikis sur koncertalbumoj de Dizzy Gillespie, ekzemple sur la ĵazfestivalo de Montreux en 1975. En Filadelfio li famis kiel doma frapinstrumentisto de ĵazklubejo Ortlieb Jazz Haus Clubs malfermita en 1987, kiun li muzike malfermis kun Shirley Scott. En la 1970-aj jaroj li surdiskigis kun Count Basie kaj Ella Fitzgerald, ekzemple A Perfect Match.

En la 1980-aj jaroj li koncertvojaĝis krom sia laboro en la klubejo kaj surdiskigis kun Modern Jazz Quartet, Oscar Peterson, Ray Bryant, Jackson Brown, Ray Brown kaj Zoot Sims.

Lia domklubejo Ortlieb Club plifamiĝis pro lia kunlaboro kun Shirley Scott, Benny Nelson kaj Arthur Harper. Roker krome laboris kun tenorsaksofonisto Bootsie Barnes en Filadelfio. Bill Cosby, kiu laboris kun Barnes, vane provis liberigi Roŭkeron por sia spektaklo. La pli kaj pli junaj muzikistojn, kiuj gastis en la klubejo, Roker akompanis diversstile ekde malmolbopo ĝis pionirĵazo laŭ Archie Shepp.

Roker prezentis sur la ĵazfestivalo je Bahamoj kaj surdiskigis kun James Moody, Benny Golson, Richard Davis, Jimmy Owens kaj Hank Jones.[3].

DiskojRedakti

  • In Pursuit Of The 27th Man, Horace Silver, (Blue Note, 1973)
  • Mike LeDonnes: Bags' Groove (Eine aktuelle "Tribute to Mr. Jackson" sonregistraĵo kun Mickey Roker kaj Bob Cranshaw)

ReferencojRedakti

Eksteraj ligilojRedakti