Mahen-biblioteko en Brno

Mahen-biblioteko en Brno estas la plej granda publika urba biblioteko en Moravio kaj dua plej granda en Ĉeĥio. Biblioteko estiĝis la 1-an de februaro 1921 kaj ĝi estis fondita de ĉeĥa poeto, prozisto kaj dramverkisto Jiří Mahen, kiu iĝis la unua bibliotekisto de Brno. Hodiaŭ estas la establanto statuta urbo Brno. De jaro 1950 sidejo estas en baroka palaco de Schrattenbach en urbcentro de Brno. En urbaj kvartaloj poste estas filioj - hodiaŭ estas entute 31 filioj. Sidejo estas malfermita ĉiun tagon krom dimanĉo kaj ŝtataj festoj. Plej multe da filioj estas malfermitaj tri- aŭ kvarfoje dum labortagoj. Kvar el ili estas malfermitaj nur ĉiun duan mardon aŭ merkredon.[1]

Mahen-biblioteko en Brno
biblioteko
biblioteko [+]

LandoĈeĥio
SituoBrno
- koordinatoj49° 11′ 43″ N, 16° 36′ 35″ O (mapo)49.19519444444416.609611111111Koordinatoj: 49° 11′ 43″ N, 16° 36′ 35″ O (mapo)

Mahen-biblioteko en Brno (Brno)
Mahen-biblioteko en Brno (Brno)
DEC
Mahen-biblioteko en Brno
Mahen-biblioteko en Brno
Map
Mahen-biblioteko en Brno

Vikimedia Komunejo:  Jiří Mahen Library in Brno [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Servoj redakti

  • En plimulto da filioj eblas uzi unu karton por prunteprenado de libroj, sed oni ne devas dufoje pagi por registriĝo en tiuj filioj, sufiĉas simple veni kun valida karto kaj pruntepreni libron (tio utilas en momento, kiam en unu filio ne estas prunteprebla libro).
  • En ĉiuj filioj oni povas uzi senpage komputilojn kun interreto. Neregistritaj homoj ja rajtas uzi interreton nur dum 20 minutoj (registritaj homoj povas eĉ 60 minutoj). En sidejo eblas ankaŭ uzi senpage sendratan reton.[2]

Eksteraj ligiloj redakti

Galerio

Referencoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-11-05. Alirita 2013-11-05.
  2. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-11-05. Alirita 2013-11-05.