Bassel Ĥartabil

siriana aktivisto

Bassel Ĥartabil (arabe باسل خرطبيل), ankaŭ konata kiel Bassel Safadi (arabe باسل صفدي), (22 majo 1981, Damasko – 3 oktobro 2015) estis palestina-siria libera programisto. En 15 marto 2012, unujara datreveno de la siria enlanda milito, li estis arestita de la siria registaro kaj transportita al Adria Malliberejo en Damasko.[1] Inter tiam kaj 3 oktobro 2015, li estis sendita al nekonata loko, verŝajne por esti juĝata de milita kortumo.[2][3] Je 7 oktobro 2015, Human Rights Watch kaj 30 aliaj homrajtaj organizoj publikigis leteron postulante la diskonigon de la loko de Ĥartabil.[4] Je 11 novembro 2015, laŭ onidiroj, Ĥartabil estis sekrete mortkondamnita.[5][6] Aŭguste 2017, lia edzino konigis ĉe Facebook,[7][8] ke Ĥartabil estis murdita de la siria reĝimo tuj post lia malapero en 2015.[9][10]

Bassel Ĥartabil
Persona informo
Aliaj nomoj Bassel Safadi
Naskiĝo 22-an de majo 1981 (1981-05-22)
en Sirio
Morto 30-an de novembro 2014 (2014-11-30) (33-jaraĝa)
en Damasko
Lingvoj arabaangla
Loĝloko Damasko
Ŝtataneco SirioPalestino
Subskribo Bassel Ĥartabil
Familio
Edz(in)o Noura Ghazi
Okupo
Okupo programevoluigisto • inĝeniero • programinĝeniero • komputosciencisto • politika aktivisto • blogisto • vikipediisto
Verkoj Aiki Framework
vdr

Ĥartabil naskiĝis en Damasko kaj kreskis en Sirio, kie li fakiĝis pri programado de libera programoj. Li estis la teknologia direktoro (CTO) kaj kunfondinto de la kunlabora esplorada firmao Aiki Lab[11] kaj estis CTO de Al-Aous,[12] eldona kaj esplora instituto pri arĥeologiaj sciencoj kaj artoj en Sirio. Li estis projektestro de Creative Commons Sirio,[13] kaj kontribuis al Mozilla Firefox, Vikipedio, Openclipart kaj Fabricatorz.[14] Oni agnoskas lin pro "malfermo de la interreto en Sirio kaj pligrandigo de interretaliro kaj kono al sirianoj".[15]

Inter liaj lastaj ellaboraĵoj estis libera, tridimensia virtua rekonstruo[16][17] de la antikva urbo Palmiro en Sirio,[18] realtempa vidigo, kaj programado kun Fabricatorz por la retprogramada framo Aiki Framework.

Referencoj redakti

  1. "#FREEBASSEL: a campaign to free Bassel Khartabil from Syrian jail", 4 julio 2012. Kontrolita 5 julio 2012. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-01-02. Alirita 2018-04-13.
  2. WE NEED EVERYBODY’S HELP TO #FREEBASSEL (3 oktobro 2015). Arkivita el la originalo je 3 oktobro 2015. Arkivigite je 2015-10-03 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-10-03. Alirita 2018-04-13.
  3. Amira Al Hussaini (3 oktobro 2015). Fears for Imprisoned Syrian Blogger Bassel Khartabil, Transferred to an Unknown Location. Global Voices.
  4. Syria: Disclose Whereabouts of Detained Freedom of Expression Advocate. Human Rights Watch (7 oktobro 2015).
  5. IGF 2015 Flyer on Bassel Khartabil. eff.org. Alirita 15 novembro 2015.
  6. #FreeBassel: Death Sentence Rumored for Syrian Web Developer. Alirita 15 novembro 2015.
  7. Noura Ghazi Safadi (angle). Alirita 13 aŭgusto 2017.
  8. The Associated Press, , "Widow Confirms Open Software Pioneer Was Executed in Syria", The New York Times, 2 aŭgusto 2017. Kontrolita 13 aŭgusto 2017. (en-US)
  9. Horrific: Reports that Bassel Khartabil Has Been Executed in Syria (1 aŭgusto 2017). Arkivita el la originalo je 2017-08-02. Alirita 1 aŭgusto 2017. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-08-02. Alirita 2018-04-13.
  10. One of Syria’s most famous activists has been executed in prison, widow confirms (2 aŭgusto 2017). Alirita 2 aŭgusto 2017.
  11. Aiki lab. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-04-08. Alirita 2018-04-13.
  12. الأوس للنشر. الأوس للنشر. Arkivita el la originalo je 2015-11-17. Alirita 2018-04-13.
  13. Syria.
  14. Threatened Voices / Bloggers / Bassel (Safadi) Khartabil.
  15. "Request for Written Answer on the Question of the Imprisonment of Bassel Safadi Khartabil", European Parliament, 18 marto 2014. Kontrolita 9 aprilo 2014.
  16. #NEWPALMYRA. newpalmyra.org. Arkivita el la originalo je 2019-04-17. Alirita 2018-04-13.
  17. (2017) “Privacy, Anonymity, and Perceived Risk in Open Collaboration: A Study of Tor Users and Wikipedians”, Proceedings of the 2017 ACM Conference on Computer Supported Cooperative Work and Social Computing, p. 1800–1811. doi:10.1145/2998181.2998273. 
  18. Bassel Safadi discusses project involving 3D reconstruction of ancient city of Palmyra at San Francisco Art Institute, live from Syria via Skype. Alirita 1 julio 2013.