Borbála Nagy
NAGY Borbála (nadj) estis rumanuja hungara roman- kaj dramverkistino, tradukistino naskita en Csíkszereda la 2-an de aŭgusto 1904 kaj mortinta la 5-a de februaro 1994 en Kluĵo. Ŝi estis la fratino de kracisto, lokhistoriisto András Nagy, la patrino de operkantistino Katalin Nagy.
Borbála Nagy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 2-an de aŭgusto 1904 en Miercurea Ciuc |
Morto | 5-an de februaro 1994 (89-jaraĝa) en Kluĵo |
Tombo | Tombejo Házsongárd |
Lingvoj | rumana |
Ŝtataneco | Rumanio |
Familio | |
Frat(in)oj | András Nagy (György) kaj Benedek Nagy |
Infano | Katalin Nagy |
Okupo | |
Okupo | tradukisto |
Biografio
redaktiBorbála Nagy studis en sia naskiĝurbo kaj en Koloĵvaro en Marianum, ŝi abiturientiĝis en Miercurea Ciuc (1922). Unu jaron ŝi pristudis filologion en Budapeŝto kaj pli poste ŝi havigis diplomon pri germana-franca lingvoj kaj filozofio en Bukareŝto (1927). Ŝi instruis en fraŭlinliceo en Constanţa (1927-29), pli poste same en fraŭlinliceo en Caracal. Ekde 1934 ŝi instruis en sia naskiĝurbo. Ekde 1941 ĝis sia pensiuliĝo (1959) ŝi instruis fremdajn lingvojn en Kluĵo.
Verkoj
redakti- Zeng az erdő, dramo, Csíkszereda, 1935;
- A Xántus-völgyi ütközet, romaneto, Kvár, 1938;
- A csíki boszorkány, romano, Bk., 1974;
- Trójai Kasszandré, romano, Kvár, 1979;
- Őrült Johanna, romano, Kvár, 1981;
- Claudia, romano, Kvár, 1984;
- Theodora császárnő, romano, Kvár, 1994;
- A vén kapitányné, romano, postmorta eldonaĵo, Csíkszereda, 1996.
- Az áruló avar kagán, romano, postmorta eldonaĵo, Világhírnév Kiadó, Kolozsvár, 2014.
Tradukaĵoj
redakti- Mihail Sadoveanu: A csodálatos erdő, Bk., 1952;
- M. Sadoveanu: A felbujtó, rakontoj., Bk., 1952;
- M. Sadoveanu: Az erdő (kun Sándor Fodor), Bk., 1955.
Fontoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Pensoj okaze de la datrevenoj Arkivigite je 2014-08-19 per la retarkivo Wayback Machine