Martin Gardner
Martin GARDNER (naskiĝis la 21-an de oktobro 1914 en Tulsa, Oklahomo, mortis la 22-an de majo 2010) estis usona ŝatokupa matematikisto, iluziisto, skeptikulo, kaj verkisto. Li estas konata pro lia longdaŭra sed nun ĉesigita artikolo-serio "Mathematical Games" (Matematikaj Ludoj) en la usona gazeto Scientific American de 1956 al 1981.
Martin Gardner | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Martin Gardner | |||||
Naskiĝo | 21-an de oktobro 1914 en Tulsa | ||||
Morto | 22-an de majo 2010 (95-jaraĝa) en Norman | ||||
Tombo | kremacio ![]() | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usono ![]() | ||||
Alma mater | Universitato de Ĉikago - filozofio (–1936) ![]() | ||||
Subskribo ![]() | |||||
Familio | |||||
Patro | James Henry Gardner (en) ![]() ![]() | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Armand T. Ringer vd | ||||
Okupo | scienca verkisto iluziisto filozofo matematikisto sciencfikcia verkisto ĵurnalisto literaturkritikisto verkisto sciencovulgarigisto ![]() | ||||
Laborkampo | Vulgarigo de scienco, matematiko, matematika ludo, magio, filozofio kaj religio ![]() | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Fads and Fallacies in the Name of Science ❦ The Ambidextrous Universe ❦ Visitors from Oz ❦ The Scientific American Book of Mathematical Puzzles & Diversions ❦ Mathematics, magic and mystery ❦ Science, good, bad, and bogus / Martin Gardner. - 1981 ❦ Aha ! Insight vd | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Liaj artikoloj enkondukis multajn diversajn matematikajn temojn al multaj legantoj, inkluzivante la jenajn:
- Fleksagonoj
- La Ludo de Vivo de John Horton Conway
- Multomenoj
- La Soma kubo
- La tabulludo "Nash," ankaŭ konata kiel "Hex", inventita sendepende de Piet Hein kaj John Nash
- Tangramoj
- Kahelaro de Penrose
- Kriptografio
- La verkoj de M. C. Escher
- Fraktaloj
- kaj aliaj