Kreta maro
maro
(Alidirektita el Kreta Maro)
La Kreta maro (greke Κρητικό Πέλαγος, Kritiko Pelagos) estas la suda parto de la Egea Maro, nome unu de la bordomaroj de la Mediteraneo. Ties limoj estas:
- sude, la norda marbordo de la insulo Kreto;
- norde, la insuloj Milo, Folegandros, Santorino kaj Anafi, la sudaj insuloj de la Cikladoj
- okcidente, la insuloj Kitero kaj Antikitero;
- oriente, la insuloj Karpathos kaj Kasos, en la Dodekanesoj.
Kreta maro | ||
---|---|---|
maro [+] | ||
Lando | Grekio | |
Koordinatoj | 36° 0′ 1″ N, 25° 4′ 15″ O (mapo)36.0002777925.07083334Koordinatoj: 36° 0′ 1″ N, 25° 4′ 15″ O (mapo) | |
Kreta maro | ||
Vikimedia Komunejo: Sea of Crete [+] | ||
Tiu bordomaro estas ligata okcidente, kun la Ionia Maro, tra la markolo Elafoniso; kaj norde kun la Mirtoa Maro kaj la propra Egea Maro.