Letizia Ortiz
Letizia Ortiz Rocasolano (n. en Oviedo, la 15-an de septembro 1972) estas reĝino de Hispanio.
Profesie ĵurnalistino, per geedziĝo kun la heredonto de la Hispana Krono, Princo de Asturio, Filipo de Burbono, ŝi konvertiĝis en la heredonta princino-konsortulino de la Reĝlando Hispanio. Ŝi ricevas la titolojn de Reĝa Moŝto kaj Princino de Asturio, Ĝirono kaj Viano, Dukino de Montblanko, Grafino de Cervero kaj Senjorino de Balagero. Ŝia unua filino, la Infantino Leonor, estas la dua en la sukcedo al la Krono. Ŝia dua filino, la Infantino Sofia, estas la tria en la sukcedlinio.
La geedzigo kun Filipo de Burbono estis ŝia dua geedziĝo, ĉar ŝi estis antaŭe edzino de sia instruisto de literaturo en mezlernejo, nome Alonso Guerrero Pérez.