La mediteranea raso estu unu el la subkategorioj de la historia antropologia koncepto de eŭropeca kaŭkaza raso. Ĝi difiniĝis per antropologoj fine de la 19-a kaj komence de la 20-a jarcento, kaj priskribu la gvidajn ĝeneralajn korpajn trajtojn de la nuntempaj etnaj populacioj de Suda Eŭropo, Norda Afriko, la Korno de Afriko, Okcidenta Azio, partoj de Suda Azio, partoj de Orienta Eŭropo, kaj iuj partoj de Anglio, Kimrio, Irlando kaj Skotio: Anoj de la mediteranea raso karakteriziĝu per modera ĝis malalta staturo, longa aŭ modera frunto, diskrete kurba nazo, malhela hararo, malhelaj okuloj kaj helbruneca haŭta koloro.

Tiaj rasaj tipologioj estas kritikataj kaj plejparte kontraŭataj fare de modernaj antropologoj pro pluraj kialoj, aparte post la ekesto de molekula antropologio.