Molekula antropologio

Molekula antropologio estas branĉo de antropologio, en kiu oni uzas molekulan analizadon por trovi evoluajn ligojn inter antikvaj kaj modernaj homaj populacioj, kaj inter diversaj modernaj etnoj. Ĝenerale, kompariĝas molekulaj sekvencoj de DNA aŭ de proteinoj, tamen fruaj studoj de la fako uzis komparan serologion.

Per la ekzameno de DNA-sekvencoj en malsamaj populacioj, sciencistoj povas precizigi la proksimecon de rilatoj inter (aŭ ene de) populacioj. Certaj similecoj en la genetika materialo permesas al molekulaj antropologoj esplori ĉu aŭ ĉu ne malsamaj homgrupoj apartenas al sama "haploida grupo", kaj eltrovi ĉu ili dividas komunan geografian devenon. Tio gravas ĉar ĝi permesas al antropologoj spuri vojojn de migrado kaj setlado, kio donas helpajn informojn kiel formiĝis kaj progresis nuntempaj populacioj tra la jarcentoj.

Aparte gravan pozicion la molekula antropologio havas pro tio ke ĝi permesas malideologiigi konceptojn de antropologio, kiuj en la unua duono de la 20-a jarcento ofte cele al rasisma propagando uziĝis fare de ideologoj de faŝismo, naziismo kaj aliaj branĉoj de dekstra ekstremismo.