La Boeing 737 estas pasaĝeraviadilo de Boeing, ellaborita en 1967.

Boeing 737

Boeing 737-700 de Southwest Airlines, 2007.
Tipo: Pasaĝeraviadilo
Fabrikanto: Boeing
Unua flugo: La 9-an de aprilo 1967
Enkonduko: La 10-an de febralo 1968
Uzanto: Lufthansa
United Airlines
Southwest Airlines
Produktperiodo: ekde 1966
Produktkvanto: 9,609 (Julio 2017)[1]
vdr

Laŭ julio 2017, 737 vendis pli ol 9,609.[1] Nuntempe Boeing 737 operaciĝas en multaj malaltkostaj aerlinioj kiel Southwest Airlines (Usono), EasyJet, Ryanair, en aviado ofte konata kiel LCC, Mallongigo el Angla lingvo, Low-Cost Carrier. Kune kun Airbus A320, B737 estas la plej populara pasaĝeraviadila modelo en la mondo.

Historio

En mezo de 1960-jaroj, Boeing prilaboris novan pasaĝeraviadilon por subteni Boeing 727.[2] La dezajna verko de nova pasaĝeraviadlo estis komenciĝita en 11-an de majo 1964. En oktobro 1964, Aera Transporta Asocio de Usono (angle Air Transport Association of America, nuntempa Airlines for America) ricevis dezajnon de B737 por ĉertifigi subtenan procezon. La 1-an de februaro 1965, Boeing anoncis novan pasaĝeraviadilon, Lufthansa kaj United Airlines iĝis unua kliento de Boeing 737.

Ekde unua flugo en 1967, multaj aerlinioj pli ol 100 aerlinioj operacias Boeing 737. Nuntempe B737 estas la plej aĉetita pasaĝeraviadilo en la mondo.

Post du frakasoj de preskaŭ novaj Boeing 737 MAX 8 inter la 2019-03-11 kaj -13 ĉiuj 371 ekzempleroj de la tipoj MAX 8 kal MAX 9 estis blokitaj flugi mondskale. Laŭ deklaro de la ĉefo de la Usona Federacia Aviada Administracio de 2019-03-14 eliĝas de la aviadiloj "danĝero rilate la sekureco ĉe la komerca aviado", tial ili probable restos dum monatoj sur la grundo.

Variantoj

Originala serio :

  • 737-100 : Originala versio.
  • 737-200 : Plilongigita versio de la 737-100.

Klasika serio :

  • 737-300 : Plilongigita versio de la 737-200.
  • 737-400 : Plilongigita versio.
  • 737-500 : Plimallongigita versio de la 737-300.

Next Generation (NG) :[noto 1]

  • 737-600 : Novmotora versio de 737-500
  • 737-700 : Novmotora versio de 737-300
  • 737-800 : Plilongigita versio de 737-400 por ĉartflugo
  • 737-900 & 900ER : Freŝdataj versioj, ankoraŭ pli longigitaj por modergi la hiaton en la oferto de Boeing

MAX

  • 737 MAX : Plibonigita versio de NG.

Specifaĵoj

 
Boeing 737-700, Sky Europe
 
Boeing 737-800, Ryanair sur Flughaveno Eindhoven
Diametroj
Klasiko[3]
(737-300/-400/-500)
Next Generation[3]
(737-600/-700/-800/-900)
MAX[3]
(737 MAX)
Longo 31-37m (198ft 7in) 31-42m (219ft 5in) 36-42m (117-138ft)
Alto 11.13m (36ft 6in) 12m (40ft 4in) 12.29m (41ft)
Enverguro 28.88m (94ft 5in) 34.32m (112ft 7in) 35.92m (117ft 10in)
Maso
Maksimuma Ekfluga Maso
(MTOW)
60.6-68t
(133,500-150,000lb)
65.5-85.1t
(144,500-188,700lb)
80.3-88.3t
(177,000-194,700lb)
Maksima Surteriga Maso
(MLW)
49.9-51.7t
(111,000lb-121,000lb)
54.7-65.3t
(120,500lb-144,000lb)
66-74.3t
(145,600lb-163,900lb)
Povumo
Transporta kapableco 737-300: 140-149
737-400: 159-168
737-500: 122-132
737-600: 123-130
737-700: 140-148
737-800: 175-184
737-900: 177-215
MAX 7: 156-172
MAX 8: 184-200
MAX 9: 204-220
Povejo Du CFM International
CFM56-3 serioj
Du CFM International
CFM56-7 serioj
Du CFM International
LEAP-1B
Maksimuma operaciada
Maĥa nombrilo (MMO)
Maĥo 0.82
(876km/h, 473kn)
Maĥo 0.82
(876km/h, 473kn)
Maĥo 0.82
(876km/h, 473kn)
Flugdistanco 3,815-4,398km
(2,060-2,375nmi)
5,436-5,575km
(2,935-3,010nmi)
6,510-7,084km
(3,515-3,825nm)

Notoj

  1. esperante Sekva Generacio: Opcio kun nova povejo

Referencoj

Vidu ankaŭ

Konkurantaj aviadiloj :