Ernst Toller

germana verkisto

Ernst TOLLER [ernst toler] (naskiĝis la 1-an de decembro 1893, mortis la 22-an de majo 1939) estis jud-germana dramisto kaj verkisto plej konata pro siaj ekspresionismaj teatraĵoj kaj pro sia permanenta ofico kiel prezidento de la Bavara Soveta Respubliko, dum ses tagoj en aprilo 1919.

Ernst Toller
Persona informo
Ernst Toller
Naskiĝo 1-an de decembro 1893 (1893-12-01)
en Szamocin
Morto 22-an de majo 1939 (1939-05-22) (45-jaraĝa)
en Novjorko
Mortis pro sinmortigo vd
Mortis per pendumo vd
Lingvoj jidoanglagermana vd
Ŝtataneco Nazia Germanio vd
Alma mater Munkena universitato vd
Partio Unabhängige Sozialdemokratische Partei Deutschlands vd
Memorigilo Ernst Toller
Familio
Edz(in)o Christiane Grautoff vd
Amkunulo Lotte Israel vd
Profesio
Okupo dramaturgopolitikistoverkistoscenaristo • poeto-juristo • poeto vd
Aktiva en Munkeno vd
Verkado
Verkoj Hoppla, wir leben! ❦
La Hirundlibro ❦
Eine Jugend in Deutschland ❦
Masse Mensch ❦
Hinkemann vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Toller naskiĝis en Samotschin (numtempe: Szamocin en Pollando), kiel filo de juda komercisto. Li studis juron en Grenoble kaj partoprenis la Unuan Mondmiliton. Pro sanecaj kialoj li revenis al Germanio kaj daŭrigis sian studadon en Munkeno kaj Heidelberg.

Toller fariĝis pacifisto kaj socidemokrato, partoprenis strikojn kaj revoluciajn batalojn. Li estis implikita en la establado de la Bavara Soveta Respubliko en 1919, kune kun gvidaj anarkiistoj, inkluzive de B. Traven kaj Gustav Landauer kaj kun la komunistoj. Li funkciis kiel Prezidanto de la Respubliko de la 6-an ĝis 12-an de aprilo. Pro tio li estis kondamnata al 5-jara aresto. Dum en malliberejo li kompletigis la verkadon de multaj verkoj, inkluzive de la teatraĵoj "Masse Mensch" (La homo de la amasoj), "Der Maschinenstürmer" (La maŝinrompantoj), "Der deutsche Hinkemann" kaj multaj poemoj. Liaj plej gravaj ekspresionismaj dramoj estiĝis en la malliberejo.

En 1924 li akceptis la honorprezidantecon de la 4-a kongreso de SAT.

La danĝeron de la estiĝanta faŝismo li jam frue ekkonis. En la jaro 1933 li elmigris tra Svislando kaj Britio al Usono. En 1939 li en Novjorko finis sian vivon per suicido.

Listo de verkoj redakti

  • Die Wandlung (dramo, 1919)
  • Masse Mensch (dramo, 1921)
  • Der Maschinenstürmer (dramo, 1922)
  • Der deutsche Hinkemann (dramo, 1923)
  • Das Schwalbenbuch (poemoj, 1924)
  • Hoppla, wir leben! (dramo, 1927)
  • Feuer aus den Kesseln (dramo, 1930)
  • Eine Jugend in Deutschland (membiografio, 1933)
  • Briefe aus dem Gefängnis (leterkolekto, 1935)
  • Pastor Hall (anglalingva dramo, 1939)

En Esperanto aperis redakti

La Hirundlibro / tradukis: Helene Wolff. - Köln: propra eld., [1924].