Ferenc Balázs

BALÁZS Ferenc (balaĵ) estis rumanuja hungara unitariisma pastro, verkisto, sociologo naskita en Kolozsvár la 24-a de oktobro 1901 kaj mortinta en Turda la 22-an de majo 1937.

Ferenc Balázs
Persona informo
Naskiĝo 24-an de oktobro 1901 (1901-10-24)
en Kluĵo
Morto 22-an de majo 1937 (1937-05-22) (35-jaraĝa)
en Turda
Ŝtataneco Hungario
Rumanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo verkisto
poeto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio

redakti

Ferenc Balázs estis unitarisma kolegiano en Kluĵo, poste per stipendio li pristudis kvar jarojn teologion en Oxford kaj Berkeley (1923-27). Li travojaĝis Nord-Amerikon kaj Azion. Li renkontiĝis kun Rabindranath Tagore kaj Mahatma Gandhi. Kelktempe li instruis en Cristuru Secuiesc kaj fine li fariĝis pastro en Cheia. Laŭ siaj spertoj en Danujo li fondis agrikulturan kooperativon. Li estis unu el iniciintoj de vilaĝesplorado.

Ĉefaj verkoj

redakti
  • Bejárom a kerek világot (vojaĝverko, Kolozsvár, 1929);
  • A rög alatt (aŭtobiografio, Torda, 1936);
  • Zöld árvíz (romano, Kolozsvár, 1936 kaj Bp., 1937).

Bibliografio

redakti
  • Mikó Imre, Kicsi Antal, Horváth Sz. István: Balázs Ferenc. Monográfia (Kriterion Könyvkiadó, Bukarest, 1983)

Fontoj

redakti