Katedralo La Almudeno

(Alidirektita el Katedralo de la Almudeno)

La katedralo Santa María La Real de La Almudena estas la episkopejo de la Madrida diocezo. Ĝi estas templo je 102 metroj longe kaj 73 alte kun miksaĵoj de malsamaj stiloj: novklasikismo ekstere novgotikismo interne kaj novromaniko en la kripto. La tuta konstruado daŭris de 1883 ĝis 1993.

Katedralo La Almudeno
katolika katedralo [+]
Koordinatoj40° 24′ 56″ N, 3° 42′ 52″ U (mapo)40.415556-3.714444Koordinatoj: 40° 24′ 56″ N, 3° 42′ 52″ U (mapo)

ArkitektoFrancisco de Cubas

Estiĝo4-a de aprilo 1883
konsekro15-a de junio 1993

Katedralo La Almudeno (Madrido)
Katedralo La Almudeno (Madrido)
DEC
Lokigo de Madrido en Hispanio

Map
Katedralo La Almudeno

Vikimedia Komunejo:  Cathedral of Our Lady of La Almudena [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
La Katedralo
Bildo de la Virgulino de la Almudeno
la katedralo de la Almudeno ekde la placo de la Armilaro.

Estis konsekrita de la papo Johano Paŭlo la 2-a dum lia kvara vojaĝo al Hispanio, la 15-an de junio 1993. Ĝi estas la unua hispana katedralo konsekrita de iu ajn papo kaj la unua konsakrita de Johano Paŭlo ekster Romo.

Ĝi situas en la urbocentro de Madrido. La ĉefa fasado rigardas la "plaza de la Armería" (placo de la armilaro), antaŭ la Madrida Reĝa Palaco. Al la latera pordo enireblas tra la strato "Bailén" kaj al la kripto, tra la strato "Mayor". Malsame al aliaj katedraloj kies orientiĝo estas oriento-okcidento, la de la Almudeno estas nordo-sudo. Ĉar ĝi estis konstruita kiel kunaĵo de la Madrida Reĝa Palaco kiu apudas.

Horaro redakti

La katedralo ne povas esti vizitata dum diservo.

Katedralo malfermita de la 10:00 matene ĝis 19:30. Meshoraro labortagoj vespere: 19 h. dimanĉoj kaj feritagoj Matene: 10:30, 12 kaj 13:30 h. Vespere: 19 h. Horaro por konfesado Matene: de 11:30 ĝis 12:45. Vespere: de 17:00 ĝis 19:30.

Kripto Malfermita de 10:00 ĝis 20:00. Meshoraro Labortagoj: Matene: 11 h. Vespere: 18:30 h Sabatoj vespere: 19:00 h Dimanĉoj kaj feritagoj: Matene: 11:30 kaj 13:00 h. Vespere: 18:30 h.

Horaro de oficejo de luno ĝis vendredo. Matene: 10:00 ĝis 12:30. Vespere: 18:00 ĝis 19:00.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti