Antoni Józef Śmieszek
Antoni Józef Śmieszek (naskiĝis la 22-an de majo 1881 en Oświęcim, mortis la 12-an de januaro 1943 en Göttingen) estis pola lingvisto kaj egiptologo.
Antoni Józef Śmieszek | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 22-an de majo 1881 en Oświęcim | |
Morto | 12-an de januaro 1943 (61-jaraĝa) en Göttingen | |
Mortis pro | Sinmortigo ![]() | |
Lingvoj | pola vd | |
Ŝtataneco | Pollando ![]() | |
Alma mater | Universitato de Londono Jagelona Universitato Munkena universitato Humboldt-Universitato en Berlino ![]() | |
Profesio | ||
Okupo | lingvisto egiptologo antropologo filologo ![]() | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Vivo
redaktiDum la unua mondmilito soldatservis en la armeo de Aŭstrohungara Imperio en la Orienta Fronto. Kiel rusa militkaptito estis internigita en Tomsk, kie en tiea universitato li okupis postenon de docento en la katedro de kompara lingvoscienco.
En la sendependa Pollando li komence estis ligita al la sama katedro en la Universitato Adam Mickiewicz, kaj poste en 1934 ligiĝis al la katedro de egiptologio en la Varsovia Universitato.
Nelonge antaŭ eksplodo de la Dua mondmilito li forveturis al Nazia Germanio. Akuzita en Pollando pri kunlaborismo, li deprimiĝis kaj sin mortigis.
Elektitaj laboraĵoj
redakti- Literatura starożytnego Egiptu (Literaturo de antikva Egiptio) (1929)
- Historia faraońskiego Egiptu (Historio de faraona Egiptio) (1931)
- O pochodzeniu alfabetu sinajskiego z egipskich hieroglifów (Pri deveno de sinaja alfabeto de la egiptaj hieroglifoj) (1933)
- Studia nad strukturą form nominatywnych języka koptyjskiego oraz próby rekonstrukcji ich odpowiedników egipskich (1934)
- Uwagi o sufiksie nominalnym w języku egipskim (1936)