Projekto:Muziko/Muzika fakvortaro

Kiel nomiĝas la sepa tono de la gamo: ĉu bh, ĉu tisi? Ĉu ni uzu por la signado de la harmoniaj ŝtupoj romiajn aŭ arabajn nombrojn? Per kiu vorto ni priskibas la elirtonon de gamo: ĉu per toniko (kiu estas miskomprenebla, ĉar ĝi ja signifas ankaŭ la trisonon sur la 1-a ŝtupo de gamo), ĉu per radiko, ĉu per bazafundamenta tono aŭ gamtono? En Esperanto ĝis nun ne ekzistas unueca ĝenerala uzo de muzikaj fakvortoj. La supraj ekzemploj prezentas sufiĉe konfuzan bildon.

Ĉi tiu projekto volas instigi proponojn por muzika fakvortaro, la diskuton pri la plej bona fakvorto kaj signoj, forigi laŭeble mallogikaĵojn - do simple transigi ideon kaj principojn de Esperanto sur la muzikan fakvortaron. Alivorte, glatigi kaj internaciigi, laŭ la lingva modelo de Esperanto kiel regula lingvo, la muzikan terminaron.

Krome ĉi tiu fakvortara projekto celas instigi la verkadon de subvortaroj kaj glosaroj, kiuj normigas nian lingvon rilate la muzikan fakvortaron. Se vi kreis tiucele artikolojn, kiuj havas difinan karakteron, ne hezitu prezenti ligon al ĉi tiu artikolo sur la projekta pago. En la diskutpaĝo ni povas trovi decidon pri la ĝusta fakvorto. Krome vi ĉiukaze rajtas korekti erarojn.

Subvortaroj kaj glosaroj pri muziko redakti

Diskutendaj fakvortoj redakti

Jen kelkaj ligoj pri notaj resp. tonaj nomoj.

  • Kategorio:Tonaloj
  • Kategorio:Muzikaj tonoj
  • -t-

Fakvortoj redakti

Jen listo de fakvortoj, pri kiuj ne ekzistas artikolo en eo-vikipedio, tamen en alilingvaj vikipedioj. Ĝi enhavas la unuavide "internacian terminon", referencojn al la analogaj fakvortoj en aliaj lingvoj kaj la fakvorton deduktitan el tiuj alilingvaj. La proponitaj fakvortoj sekvu la regulojn de la logiko kaj de la "Bona lingvo" laŭ Claude Piron.

  • mikrotonala muziko (an: microtonal music, hisp: microtonalismo, rus: Микрохроматика [mikroĥromatika], ger: Mikrotonale Musik). Proponitaj fakvortoj: etkromata muziko, ettona muziko