- Agordofendo: la fendo, kiu ekestas je la enrulado de metallameno dorsflanke de labiofajfilo
- Agordhoketo: drato, kiu fiksigas la lamenon sur la gorxon de lamenfajfilo kaj kiun oni el- aŭ enŝovas por agordi la fajfilon.
- Agordokorno: konusforma agordilo por malgrandaj labiofajfiloj
- Agordmarteleto: agordilo por el- aŭ enŝovi agordhoketon por agordi lamenfajfilon
- Agordoringo: ringo ene de la tubfinaĵo de labiofajfilo, kiun oni forŝovas por agordi la fajfilon
- Agordorulaĵo: enrulata metallameno, kiu liberigas la t.n. agordofendon
- Akustika registro: registro, kiu utiligas la tonon reziduan el oktavo kaj kvinto
- Alikvotregistro (ankaŭ supratonregistro) estas orgenregistro, kiu ne sonas sur la batita klavotono, sed sur iu el ties supratonoj (kvinto, tercio, septimo, ktp.).
- Alkroĉita pedalaro: pedalaro, kiu ne disponas pri propraj registroj. Tiam la pedalaro estas fikse konektita kun la (kutime ununura) manualverko kaj ne estas memstare registrebla.
- Anĉfajfilo: vd. Lamenfajfilo
- Anticipado: boraĵo en la registroŝablono ebligas la apartan ludadon de unu fajfilo el plurvoĉa orgenregistro
- Antaŭmetaĵo: je lignaj labiofajfiloj, egalas la malsupran labion de metalfajfiloj
- aroregistrilo, per kiu oni povas kune al- aŭ malŝalti certajn grupojn de registroj
- Barker-levilo: pneumatika relajso, kiu ja malpliigas la ludpezon, sed separas la kontakton al la tonvalvo komplete.
- Balgotretanto: garantiis en malnovaj tempoj la aerprovizadon de orgeno
- Blokpozitivo: orgenverko de la mezepoka orgeno, kiu ne havas registrojn kaj kies ventkesto ne estas subdividita
- Boto: ĉe lamenfajfiloj ujo, kiun trafluas la vento, kiu osciligas en ĝi la lamenon
- Brustverko: situas rekte antaŭ la orgenisto supre de la ludotablo
- Elektronika orgeno
- Ekstere labiita labio: kutima konstruformo de ligna labiofajfilo, je kiu la labio estas ekstere fajlita
- Esprimilo: lango en la tubo de malferma labiofajfilo, per kiu oni influas la sonon de fajfiltono
- Fajfilaro: unu el la strukturgrupoj de orgeno
- Fajfilbuŝo: malfermaĵo inter supra kaj malsupra labioj
- Fajfilkorpo: parto de la fajfiltubo super la kerno
- Fajfilpiedo: malsupra parto de labiofajfilo, kiu staras sur la ventokesto kaj ne apartenas al la akustike efika lofajfillongeco
- Fajfilplanko: tabulo sur la ventkesto kun boraĵoj, en kiuj staras la fajfilpiedoj
- Ferma fajfilo
- Fiksaj kombiniloj: registrokombinaĵojn antaŭfiksitajn de la orgenkonstruisto; plejparte gradigitaj laŭ dinamikaj gradoj
- flankplateto: plateto flanke de la fajfilbuŝo, kiu utilas ĉe la intonado kaj agordado kaj plibonigas la eksonadon de la fajfilo
- Forŝaltilo: ebligas la en- kaj elŝaltadon de apartaj registrogrupoj (ekz. lamenfajfila forŝaltilo) aŭ ĉiuj registroj (ĝeneralforŝaltilo).
- Futotona nombro: nombro indikanta la longecon de la plej longa fajfilo de orgenregistro kaj tiel ĝian tonaltecon.
- Glitŝablono: vd. registroŝablono
- Gorĝo: parto de lamenfajfilo; tubeto kun fendeto, sur kiu oscilas la lameno
- Ĝemelkesto: Ventkesto, kiu havas por ĉiu tono po du tonĉambretojn
- Hejmorgeno. Orgeneto por starigado en privatajn ĉambrojn
- Hirundonesta orgeno: nomo por orgeno, kiu pendas ĉe muro kaj ne staras sur jubeo
- Hispana trumpeto: lamenregistro horizontale aranĝita en la orgenfasado
- Interne labiita labio: malofta konstruformo de ligna labiofajfilo, je kiu la labio estas ene fajlita
- Kaliko: tubo de lamenfajfilo
- Kalikujo: ĉe lamenfajfilo ujo, kiu entenas la kalikon
- Kapo: parto de lamenfajfilo, kiu ŝtopas la boton
- Kejlo: parto de lamenfajfilo, kiu fiksas la lamenon al la kapo
- Kernfendo: mallarĝa fendo inter la malsupra labio kaj la kerno, tra kiu la vento elpasas kaj estas blovata kontraŭ la supra labio.
- Kestorgeno: vd. Pozitivo
- Klavaro: grupo da klavoj, per kiuj orgenisto ludas la fajfojn en unu suborgeno (verko)
- kombiniloj: ludhelpiloj por faciligi la registradon
- Konektilo (orgeno): teknika mekanismo por ludi apartajn suborgenojn ankaŭ ekde manualoj ne fikse alordigitaj al ili
- Konektmanualoj: Manualo sen propraj registroj, kiu daŭre estas konektita al la aliaj manualoj. Tiel la tirado de manualkonektilo ne necesas kaj sonŝanĝoj estas pli facile realigeblaj.
- Konusvalva ventkesto: ventkesto kun registroĉambretoj kaj konusvalvoj por ĉiu tono
- Kreŝendilo vd. Registroŝveligilo
- kresĉendopedalo vd. Registroŝveligilo
- Kvintkonektilo: kunsonigas la supran aŭ malupran kvinton
- Labiofajfilo: unu el la du plej gravaj konstruformoj de orgenfajfilo
- Lamenfajfilo: unu el la du plej gravaj konstruformoj de orgenfajfilo
- Lameno: oscila parto de lamenfajfilo, kiu generas la tonon
- Liberaj kombiniloj: kombiniloj, per kiu orgenisto povas antaŭelekti registraĵon
- Lipfajfilo: vd. Labiofajfilo
- Ludhelpilo
- Ludotablo : La ludaparato de orgeno kun ĉiuj mastrumelementoj por la orgenisto. En pli malvasta senco nur la liberstara versio, vd. ludŝranko.
- Ludotraktilaro: ligo inter klavo kaj fajfilvalvo
- Ludovalvo: valvo, kiu tralasas la venton ekde la ventĉambro al difinita tonĉambreto.
- Malantaŭverko: staras malantaŭ de la ĉefverko
- Malproksima verko: staras malproksime de la ĉeforgeno, foje kaŝite
- Malsupra labio: labio malsupre de la fajfilbuŝo, kiu direktas la aerfluon.
- Malsupra verko: troveblas ambaŭflanke de kaj samnivele kun la ludotablo
- Manualo: vd. Klavaro
- Mastrumilaro: unu el la strukturgrupoj de orgeno
- Miksita voĉo: orgenvoĉo el pluraj alikvotviĉoj
- Multspecorgeno: orgeno kun unuĉambra ventkesto kaj propra valvo por ĉiu tono, ofte starigita kaj uzata en kinejoj en la 1920-aj kaj 1930 jaroj.
- Oktavkonektilo: eksonigas la ludatajn tonojn oktavon pli altajn aŭ malaltajn
- Orgenisto: muzikisto, kiu ludas orgenon
- Orgeno
- Orgenfaristo: orgenkonstruisto, vd. orgenkonstruo
- Orgenfasado: fasadofajfilaro de orgenoj, kiu povas enteni ankaŭ "mutajn" orgentubojn pro estetikaj celoj
- Orgenfajfilo
- Orgenkonstruo: metio de la orgenfarado, -flegado, riparado, -renovigado kaj -restaŭrado.
- Orgenmetalo: metalo, el kiu oni faras orgenfajfilojn; alojo el stano kaj plumbo.
- Orgenregistro: vd. registro
- Pedalaro: klavaro ludata per la piedoj
- Pedalpozitivo: entenas la plej malaltajn registrojn de orgeno kaj ĉiam 16′-fajfilojn
- Piedotruo: truo en la fajfilpiedo, tra kiu eniras la vento
- Pleno
- Portativo: portebla etorgeno
- Pozitivo
- eta orgeno, vd. Pozitivo
- orgenparto (suborgeno), en plurmanualaj orgenoj kiel dorsregistro plejofte alludebla per la plej malsupra manualo, kiel ene stara pozitivo ofte per la dua manualo.
- registrado: elektado de registroj, kiuj uzendas dum la muzikado
- Registradhelpilo: instalaĵoj, kiu faciligas la registradon dum la orgenludado
- registro
- registroĉambreta kesto: ventkesto , el kiu la vento trapasas unue la registrovalvon, trairas la registroĉambreton kaj poste trapasas la ludovalvon.
- Registrokateno: ludhelpilo
- registroŝablono : movebla lato ene de la registroŝabloningo
- Registroŝabloningo : ingo el du latoj fiksaj sur la tonĉambretoj, inter kiu troviĝas la movebla registroŝablono, kiu baras aŭ malbaras la venton al la fajfiloj de difinita registro
- Registroŝveligilo: aparato instalita ĉe la ludotablo, kiu dum funkciado aŭtomate en- aŭ elŝaltas registrojn kaj per tio kreas kresĉendon kaj malkresĉendon
- Registrotirilo: registrilo unue en formo de eltirebla butono (mekanika registrotraktilaro) aŭ de baskuloŝaltilo (ekz. elektra registrotraktilaro)
- Registrotraktilaro: traktilaro, kiu male al la ludotraktilaro ligas ne la klavojn, sed la registrotirilojn kun la ventokesto.
- Rigalo: portebla etorgeno ekipita nur per anĉfajfiloj. Oni nomas ĝin bibliorigalo, se la klavaro malaperas en la kunfalditaj balgoj kiel en libro.
- Rulŝveligilo vd. Registroŝveligilo
- Sonkaliko: tubo sur la kapo de lamenfajfilo, kiu destinas la sonon
- Strukturgrupoj: fajfilaro, ventigilaro kaj mastrumilaro estas la tri teknikaj elementaj grupoj de orgeno
- Suborgeno: partorgeno, por kiu ekzistas aparta manualo sur la ludotablo; pozitivo
- Supra labio: akra eĝo supre de la fajfilbuŝo, kie ekestas la tono
- Supra pozitivo: troviĝas super la ĉefverko; formas la plej supran punkton de la orgeno
- ŝablonoventkesto: Ventkesto kun toncambretoj kaj registroŝabloningo
- Ŝvelpozitivo: suborgeno, kiu staras en ŝvelkesto
- Tonĉambreto: ventoĉambreto, tra kiu pasas la vento al ĉiuj fajfiloj de unu difinita tono
- Tonĉambreta kesto: ventkesto, je kiu la vento trapasas unue la ludovalvon, trairas la tonĉambreton kaj poste trapasas la registrovalvon
- Traktilaro: mastrumado de la tuboj; oni diferencas inter ludo- kaj registrotraktilaro
- Transmisiilo: konektilo de fajfiloj de unu registro al alia suborgeno, ekz. de manualo al pedalaro
- Tremsonigilo: instalaĵo, kiu por certaj suborgenoj periode variigas la aerfluon (vento)
- Trioludado: samtempa ludado sur du manualoj kaj pedalaro
- Tubujo: vd. Kalikujo
- unuĉambra kesto, ventkesto, el kiu la vento trapasas nur unu valvon, kiu elektre mastrumata efikas samtempe kiel registro- kaj ludovalvo
- Ventiligaro: unu el la strukturgrupoj de orgeno
- Ventkesto: Kernaĵo de la orgeno; ligo inter ludotablo kaj orgentubo
- Ventĉambro: malsupra parto de ventkesto, sur kiu kuŝas la ton- (registroŝablona ventkesto) aŭ registroĉambreto (konusvalva ĉambreto)
- Vento: komprimita aero produktata de balgaro aŭ blovilo.
- Virtuala tono: tono, kiu mezureble ne ekzistas kaj tamen aŭdiĝas. Ekz.: ferma kvinto 102/3′ formas kune kun prefere malferma 16′-registro akustikan 32′-registron helpe de la virtuala tono
Pluaj listoj pri la temaro orgenoRedakti
- Praet, Wilfried (red.). Orgena Vortaro - nederlanda, angla, germana, dana, norvega, franca, hispana, katalana, itala, Esperanto. Zwijndrecht (Belgio): CEOS 1989, 330 p. (la Esperanta parto de David G. Hill; kun multaj ilustraĵoj). ISBN 90-9002-742-4