Elektronika orgeno

(Alidirektita el Digitalorgeno)

Kiel elektronika orgeno oni ĝenerale nomas klavarilo kun elektronika songenerado. La nocio ne ampleksas konkretan analogan aŭ ciferecan teknologion de la songenerado, dezajnversion aŭ konstrugrandecon, ĉar tiuj dependas de la respektiva evolustato de la tekniko kaj de la bezonoj de la uzantoj. La muzikisto interesiĝas ĉefe pri la sonkvalito kaj la uzocelo de la muzikilo, kaj pro tio la aplikata tekniko paŝas malantaŭen favore al la muzikado..

Elektronika orgeno General Music GEM MK-10

Evoluigite el la elektro-mekanikaj muzikiloj ekde la 1930-aj jaroj , ĝi estis ĝis la apero de la polifonia sintezilo meze de la 1970-aj jaroj unu el la malmultaj elektrofonaj klavariloj kun polifonia tongenerado. Unue la fajfilorgeno estis la modelo por la evoluigo de la elektronika: klavaro (ankaŭ kun pluraj manualoj), nomumado de la registroaltecoj laŭ la futa tonpozicio aŭ parte la registronomoj estas transprenitaj. Per konstantaj, pluaj plibonigoj kaj intertempe la ekuzo de la komputotekniko la songenerado atingis tian kvaliton, ke ĝi ankaŭ estas utiligata kiel elektronika koncertorgeno kaj sakralorgeno.

Koncertorgenoj redakti

 
Cifereca sakralorgeno (pinta modelo)

La koncertorgeno utilas al elstaraj orgenistoj kiel instrumento por solokoncertoj plejparte sur la kampo de la popmuziko. Fakte ĝi estas elektrona hejmorgeno kunege elspeza ekipo. Al tiu apartenas du, plejofte tri manualoj, ĉiam plenpedalaro kun kutime 25 klavoj. Koncertorgenoj nur malofte disponas pri interna laŭtsonilosistemo, sed oni ludas ilin tras eksternaj amplifiloj kaj laŭtsoniloj por plenumi la kondiĉojn de grandaj salonoj, haloj aŭ subĉielaj eventoj. Renomaj produktantoj estis kaj ankoraŭ estas Böhm, Roland, Yamaha, Wersi. Ankaŭ Hammond konstruis koncertorgenojn, kiuj uzatas prefere por ĵazkoncertoj.

Koncertorgenoj estis utiligataj kiel pintaj modeloj de la hejmorgenoserio por varbokoncertoj. Por tio la produktantoj engaĝis pintajn orgenistojn, kiuj simbolu la kvaliton de la orgenetikedo. La plej elstara ekzemplo por tio estas ja Franz Lambert, kiu koncertas ekde la 70-aj jaroj sur Wersi-orgenoj.

Vidu ankaŭ redakti