Kombinilo (orgeno)

(Alidirektita el Kombiniloj (orgeno))

Kombinilo ĉe la orgeno estas ludhelpilo, per kiu oni aktivigas antaŭe difinitan registraĵon.

Oni distingas inter liberaj kaj fiksaj kombiniloj. Forŝaltiloj kaj barvalvoj povas havi efikojn similajn al fiksaj kombinaĵoj, tamen estas propraj formoj de registradhelpiloj.

Liberaj kombiniloj redakti

Liberaj kombiniloj estas elekteblaj laŭplace de la orgenisto. Ekzistas du konstruspecoj:

Klasikaj liberaj kombiniloj redakti

Je ĉiu registrotirilo troviĝas kelkaj malgrandaj ŝaltiloj plejparte diverskoloraj, po unu por ĉiu kombinado. Kutimas tri aŭ kvar kombiniloj, sed ekzistas ankaŭ versioj kun ĝis ok aŭ pli kombiniloj, kiu tamen emas esti nesupervidebla.

Parte oni trovas aldone al la liberaj kombiniloj liberajn pedalarkombinilojn, je kiuj oni povas antaŭŝalti nur pedalregistraĵojn. Se oni aktivigas ĉe unu el la manualoj la liberan pedalkombinilon, tiam dum la ludado sur tiu ĉi manualo aŭtomate sin enŝaltas la elektitaj pedalregistroj.

Registraĵostoko redakti

Per registraĵostoko oni stokas registraĵon elektitan per manregistriloj sur difinitan memorlokon. Tiamaniero oni povas stoki plur milojn registraĵojn. Intertempe ĉe novkonstruitaj orgenoj ekzistas ankaŭ stokiloj kun disketoaparatoUSB-konektilo, por daŭre savi la kombinaĵojn. (ekzistas ankaŭ programaro, per kiu oni povas prilabori la kombinaĵoj ĉe la heima persona komputilo.) La kombinaĵoj estas revokeblaj per klavoj aŭ tretŝaltiloj helpe de sekvencilo . Tio ĉi estas klavoparo (po unu por „antaŭen“ kaj „reen“), per kiu povas trakurigi antaŭelektitan sinsekvon da registraĵoj. Ofte al tiu ĉi klavoparo ekzistas paralela por la aktivigo per piedoj.

Registraĵostoriloj en la pasinteco estis elektraj aŭ ankaŭ mekanikaj (laŭ sistemoj de Rieger-Heuss kaj Laukhuff). Hodiaŭ ili estas plejparte elektronikaj.

Fiksaj kombinaĵoj redakti

Fiksaj kombinaĵoj aŭ ankaŭ nomataj artirilogruptirilo estas kombinaĵoj, kiujn la orgenkonstruisto fiksigis. Se temas pri elekra registrotraktilaro, tiuj ĉi tute povas esti ŝanĝataj far de teknike spertaj orgenistoj. Kutimaj fikskombinaĵo estas dinamiknuancadoj kiel pp, p, mf, f, ffTutti. La fiksaj kombinaĵoj havas sian historion kaj deveno el la pneŭmatika kaj mekanika registrotraktilaro kaj ne plu estas konstruataj escepte de la ĝeneralforŝaltilo.

Anglaj orgenoj plejparte disponas pri fiskaj kombinaĵoj por ĉiu suborgeno, depende de la orgengrandeco inter tri kaj ok por manualo kaj pedalaro, kiuj estas konekteblaj unu kun la aliaj.

Ceteraj registradohelpiloj redakti

Forŝaltiloj redakti

Forŝaltiloj ebligas la en- kaj elŝaltadon de apartaj registrogrupoj (ekz. lamenfajfila forŝaltilo) aŭ ĉiuj registroj (ĝeneralforŝaltilo). La forŝaltilo efikas nur, se konforma registro ankaŭ estas registrita (permane aŭ per kombinaĵo aŭ la registroŝvelilo). Ĝeneralforŝaltilon ĉitempe havas ĉiu orgeno kun elektra registrotraktilaro.

Barvalvoj redakti

Barvalvoj en orgenoj helpas komplete en- kaj forŝalti unuopajn suborgenojn. En grandaj orgenoj ofte troviĝas du separaj pedalverkoj, el kiuj unu enhavas la pli laŭtajn registrojn kaj la alia la pli mallaŭtajn registrojn. Per du barvalvoj oni povas alŝalti ambaŭ pedalverkojn al la pedalaro. Per tio eblas pli rapida ŝanĝo de laŭteco kaj sonkoloroj sen komplika aliregistrado. Antaŭ ĉiu en la barokorgenoj sur la iberia duoninsulo ofte ekzistas pli suborgenoj ol manualoj. Ĉi tie oni alŝaltas laŭbezone la partverkojn per barventiloj al la disponeblaj manualoj. Kune kun la ĉe c1/cis1 dividitaj registroŝablonoj, kutimaj ĉe tiuj orgenoj, eĉ unumanualaj orgenoj prezentas parte nekutime grandan riĉecon sonkoloran kaj tiel ebligas laŭan sonvarian ludadon. Pro la ekesto de elektronaj registraĵostoriloj barvalvoj perdas ĉitempe pli kaj pli sian gravecon.