Ludotablo (orgeno)

La ludotablo estas tiu parto de la orgeno, ekde kiu omi centrale mastrumas ĉiujn mekanismojn de la instrumento. Depende de la ekipo de la orgeno ĝi havas la klavarojn (manualoj kaj pedalaro), la registrotiriloj kaj notopupitro (plejparte kun iluminado). Krome oni trovas sur ĝi mastrumelementojn de la ludhelpiloj, ekz. konektilojn, jaluziŝvelilon kaj registroŝveligilon, aŭ ŝaltilojn por la kombiniloj. Kelkfoje ludotablo havas ankaŭ ventpremo-indikilojn kaj voltmetrojn.

Teknika dispozicio redakti

Je mekanikaj orgenoj la ludotablo estas konstruata tuj apud la orgenon (ofte ankaŭ kiel ŝlosebla „ludoŝranko“ en la malsupra muro de la orgenfasado), por teni la ludopezon kaj la difektiĝemon de la orgeno kiel eble plej malgranda. Sekve malfavore la orgenisto plej ofte ludas kun la dorso al la publiko; tiukaze oni nomas tion frontluda kaj flankluda. Tiu lasta okazas prefere ĉe pli malgrandaj, unumanualaj orgenoj kun malmulte da spaco. Nur ekde la enkonduko de la pneŭmatika ludotraktilaro en la 19-a jarcento oni konstruis libere poziciitajn ludotablojn kun vido en la spacon. Je la uzado de elektronika, elektra aŭ elektro-pneŭmatika traktilaro eblas eĉ ruleblaj ludotabloj, kiujn oni povas flekseble pozicii laŭbezone en la preĝejo aŭ koncertejo. Grandaj orgenoj ja ankaŭ povas havi du identajn ludotablojn (mekanika tuj ĉe la instrumento, kaj elektrika en la preĝejo), kiujn oni uzas laŭokaze resp.laŭcele (diservo aŭ koncerto). En preĝejoj kun pluraj orgenoj kelkfoje ekzistas ĉefludotablo, ekde kiu ĉiuj orgenoj estas centrale ludeblaj.

Ĉe la ludotablo povas esti muntitaj aliaj aparatoj, kiuj ne rekte servas al la orgenludado. Ekz. multaj orgenoj estas ekipitaj per retrospeguloj aŭ videokameraoj, por ebligi al la orgenisto la vidkontakton kun liturgia okazantaĵo. Lampetoj kaj ŝaltiloj aŭ pli malofte telefonoj faciligas la komunikadon kun aliaj grave rulantoj dum la diservo. En katolikaj preĝejoj krome ĉe la ludotablo troviĝas ofte aparato por mastrumi la kantnumero-indikilojn.

Galerio redakti

Normoj redakti

En Germanio la Vereinigung der Orgelsachverständigen Deutschlands (asocio de ekspertizisto pri orgenoj) kaj la Bund Deutscher Orgelbaumeister (ligo de orgenkonstruistoj) prezentis en 2000 novan normaro por orgentudotabloj. La t.n. VOD/BDO-Norm 2000 konektu la teknologiajn evoluojn sur tiu ĉi kampo unuan fojon ku ergonomiajn bezonojn kaj konojn.

Vidu ankaŭ redakti

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti