Pozitivo (vd. lat. ponere „meti, starigi, kuŝigi“) estas unumanuala orgeno kun malmultaj registroj kaj sen aŭ nur kun alkroĉita pedalaro.

Pozitivo en la Amiralitet-preĝejo en Karlskrona, Svedio
Pozitivo en la Amiralitet-preĝejo en Karlskrona, Svedio

En la sakrala muziko la pozitivo estas ĝeneralbasa instrumento aŭ ankaŭ subtenas la ĥorkantadon. En malgrandaj preĝejoj (kapeloj) ĝi ofte anstataŭas „grandan“ orgenon. En la profana muziko oni aplikas ĝin kaj sola kaj ankaŭ kun aliaj instrumentoj. Por ĝia ekfunkciado antaŭ la enkonduko de elektraj bloviloj krom la orgenisto necesis ankaŭ balgotretanto, se ne la orgenisto povis – simile al harmoniumo – mem treti la balgojn perpiede.

Historio de la pozitivo redakti

 
Pozitivo en la s-ta Mateo-preĝejo en Malmö

La antaŭulo de la pozitivo estas la mezepoka portativo. El tiu ekestis dum la renesanco la baldakeno-tablorgeno. La baldakenorgeno utilis krom por la prezentado de sakrala muziko kadre de meditadoj ankaŭ por la realigado de profana muziko, je kiu plejofte temas pri dancopecoj kaj aranĝaĵoj de profanaj kantoj. Tiu ĉi havis dorsflanke du kejlobalgojn ekfunkciatajn de balgotretanto. La fajfilaro ne estis libere videbla, sed ĉirkaŭfermita de ŝtoftegmento (baldakeno). Poste tiuj ĉi tablorgenoj ricevis propran subkeston. Unue tiu ĉi restis malplena, poste tamen ĝi enprenis la ventoprovizadon kaj plejofte ankaŭ la plej grandajn basfajfilojn. La pozitivo ekde tiu ĉi tempo plej ofte estas duparta kaj la pricipalfajfiloj estas videblaj en la orgenprospekto. La dispozicio nur malmulte ŝanĝis ekde la baldakenorgeno al la pozitivo. Jen ekzemplo por baldakenorgena dispozicio:

  • rigalo 8′
  • Copel 4′ (plejofte fermita)
  • Prinzipal 2′
  • cimbalo 1–2f.
  • samkiel kromregistroj kiel najtingalo, borduno (rigaleskaj anĉofajfiloj aŭ fermitaj labiofajfiloj) ktp.

La tonamplekso etendiĝis plejofte ekde CDEFGA ĝis g2a2. Dividitaj registroŝablonoj jam estis ege disvastigitaj. La dividopunkto situis ofte inter b0/c1, je la orgenoj sur la ibera duoninsulo tamen establiĝis la ĉie sama dividopunkto situanta ĉe c1/c#1.

En la barokepoko oni utiligis la pozitivon kiel anstataŭulo por la granda orgenon samkiel ĝeneralbasa instrumento. Je la baroka pozitivo la regal 8′ cedis al plejofte fermita 8′-labioregistro. Se disponeblis spaco por anĉregistro, oni dispoziciis pli baztonan ol rigalo, ekz. krumkorno 8′. Anstataŭ la cimbalo oni dispoziciis en la baroko ofte (ripetan) kvinton 11/3′ kaj oktavon 1′. Jen reprezentativa dispoziciekzemplo:

  • fermita 8′
  • fluto 4′ (ofte fermita aŭ kiel mirlitono)
  • principalo 2′
  • kvinto 11/3
  • oktavo 1′

La tonamplekso kutime estis C-c3 kun mallonga aŭ rompita oktavo. Dividitaj registroŝablonoj tiutempe maloftis. La barokaj pozitivoj ofte estis ekipataj per fermeblaj, kelkfoje surpentritaj duklapaj pordoj.

Nuntempe oni ofte trovas ankaŭ liberfajfilajn prospektojn kaj modernajn formojn kun ŝvelkestoj el vitro aŭ simila. Modernaj pozitivoj ofte estas krome ekipataj per lameno- (plejofte rigalo 8′) aŭ diskantregistroj (duonaj registroj nur por la diskanta duono de la manualo). En Nederlando oni iomete ŝatas diskantprincipalon 8′, arĉinstrumentoj en okfuta pozicio aŭ transversa fluto 4′ estis tre ŝatataj registroj en la romantiko kaj kelkfoje hodiaŭ denove dispoziciataj. Ankaŭ alikvotoj estas troveblaj, ekz. kvinto 22/3′ aŭ tercio 13/5′, aŭ sur propraj tiriloj aŭ kunigita al seskvialtero 2-obla. Se on konstruas alikvoton seninterrompe, tiam prefere en la 11/3′-pozicio. Ĝuste lige kun duonaj registroj foje ankaŭ ĉiuj seninterrompaj registroj estas dividitaj en basa kaj diskanta duonoj. La tonamplekso de nuntempaj pozitivoj kaj kestorgenoj plej ofte estas C-f3.

Modernaj kestorgenoj redakti

Hodiaŭ oni konstruas kaj uztiligas la pozitivon kiel kestorgenoj por interpreti malnovan muzikon (antaŭ ĉio por la realigo de la ĝeneralbaso en la baso kontinua grupo). Tiuj ĉi bone transporteblaj etorgenoj kun malmultaj registroj, ofte okupita per fermita registro el ligno en 8‘-pozicio, fluto en 4′-pozicio kaj principalregistro en 2′-pozicio, havas la formon de granda kesto. Elektra blovilo produktas la venton. Je ekstreme kompakta konstrumaniero la teknika maksimumo estas ĉ. 7 registroj por la basduono kaj 9 registroj por la diskantoduono de la manualo, je kiu tiam ankaŭ ekzistas unu aŭ du mallongtubaj lamenregistroj. Modernaj kestorgenoj ofte havas transponilon, kiu ebligas alten- aŭ malaltentransponi ekde 440 Hz ĝis 415 Hz herab bzw. auf 465 Hz. Tiaj transponiloj estas konataj jam ekde la renesanco (tablorgeno sur kastelo Churburg, ĉ. 1580). Same oni trovas ofte dividitaj glitŝablonoj (ankaŭ konataj jam ekde longe, vd. supre). La dividopunkto situas ofte inter b0/c1. Por ke la kestorgenoj estas kiel eble plej bone transporteblaj, ili estas muntitaj sur ruloj aŭ divideblaj en du partojn por pli bona transporto.

 
kestorgeno

Ekzempla dispozicio de malgranda kestorgeno: Tonamplekso: C-f3

  • gedackt 8′
  • rohrflöte 4′
  • principalo 2′

Ekzempla dispozicio de granda kestorgeno: Tonamlekso: C-f3, divido B bemola / D ĉe b0/c1

  • ferma 8′ B/D
  • principalo 4′ B/D (ab G, C-F# Transmission aus Rohrflöte 4′)
  • mirlitono 4′ B/D
  • nasat 22/3′ D
  • oktavo 2′ B/D
  • tercio 13/5′ D
  • cimbalo 1′ 2f. B/D
  • lignorigalo 16′ B/D
  • krumorno 8′ B/D (C-H mit halber Becherlänge)

Por ebligi al kestorgenoj pli altan bendlarĝon, kelkaj orgenkonstruistoj ekipas kestorgenojn ankaŭ per ŝveliloj, parte el akrilvitro.

Modernaj etorgenoj redakti

 
Pozitivo en la Laŭrenco-preĝejo en Söderköping, Svedio

Dum la lastaj jaroj oni pli kaj pli klopodis konstrui kompaktajn kaj relative malmultekostajn etorgenojn por ekipi kiel eble plej multajn malgrandajn pregejojn kaj kapelojn per adekvataj orgenoj kaj same konsideri la malbonan financan situacion de multaj eklezikomunumoj. Krome la orgenkonstruado devas alfronti la kreskan konkurencon de pli malmultekostaj digitalaj orgenoj.

Ekzemploj por moderna etorgenoj estas:

  • ÖK-Orgel, Jäger & Brommer, Waldkirch
  • Barock-Plus-Romantik-Orgel, Orgelbau Vier, Friesenheim
  • Kleinorgel Resonance I-III, Hehl Orgelbau, Murr
  • Kabinettorgel, Oberlinger Orgelbau, Windesheim

Literaturo redakti

  • Martin Kares: Kleinorgeln – Geschichte, Typen, Technik. Verlag Evangelischer Presse-Verband für Baden, Karlsruhe 1998, ISBN 3-87210-366-0

Vidu ankaŭ redakti