Ŝvelpozitivo

(Alidirektita el Ŝvelverko)

La nocio ŝvelpozitivo signifas suborgenon ene de orgeno. La fajfiloj de ĉi tiu partorgeno troviĝas en fermita lignokesto, la ŝvelkesto, kies frontflanko estas fermebla kaj malfermebla helpe de diversaj teknikoj.

Malfermita ŝvelkesto (St. Willibrord, Rindern)

direktado redakti

Kutime oni malfermas kaj fermas la latkurtenon per piedregulilo, la ŝvelpedalo. Ĉi tiu pedalo troviĝas iom supre de la pedalklavoj plejparte meze de la malgranda oktavo, grandaj orgenoj povas havi plurajn ŝvelpedalojn. Ankaŭ aliaj konstruformoj eblas kiel ekz. lat.n. kulerpedalo de la Cavaillé-Coll-Orgel en St. Sulpice (Parizo). Tiu ĉi pedalo ne estas elbalancita kaj ekzistas tri enklikeblaj pozicioj: Oni povas nur fermi, duonmalfermi aŭ tute malfermi la ŝvelkeston. Tio ĉi kompreneble ege malfaciligas ludi homogenan kresĉendon resp. dekresĉendon. Simile formitajn pedalojn oni trovas ankaŭ ĉe instrumentoj de Friedrich Ladegast.

Konstruo redakti

Unu el la plej kutimaj fermelementoj (ankaŭ nomitaj ŝveliloj) estas lignoĵaluzio (je la t.n. ĵaluziŝvelilo), tamen ekzistas kelkaj aliaj sistemoj kiel lignopordoj, kiuj flankenŝoviĝas aŭ –faldas liberigantaj tiel la tutan fronton.

La kesto mem estas speciale sonizolita, kio laŭ orgenkonstruisto okazas pli malpli profesie kaj influas la kvaliton.. La verŝajne plej efika metodo estas formi el pluraj lignotavoloj du murojn kaj plenigi la interspacon per sablo. Ankaŭ la ĵaluziojn je la fronto de la ŝvelkesto oni plejbone fabrikus fortikajn el pluraj lignotavoloj kaj almetus je iliaj randoj feltobendojn, por garantii ankaŭ je la transiraĵoj hermetikan baron. Por garantii konstantan reguligon de la laŭteco estas rekomendinde, konekti la ŝvelpedalon mekanike kun la ĵaluzioj kaj alĝustigi ĝin tiel, ke eĉ plej malgrandaj ŝanĝoj efikas sur la laŭtecon.

Ekde la 19-a jarcento oni konstruas orgenojn, je kiuj oni povas mekanike ekfunkciigi plurajn ŝvelkestojn samtempe, t.n. kolektivŝveliloj. Per tio oni povas ŝveligi konsiderinde pli grandan nombron da sonoj komune.

Sonefikoj redakti

Helpe de ŝvelpozitivo oni povas ŝanĝi la alikaze malŝanĝeblan dinamikon de unuopaj registroj aŭ registrokombinaĵoj kaj iel kompensi la rigidecon de partorgeno. Registrojn laŭ sia naturo jam mallaŭte sonantajn kiel ekz. vox coelestis oni povas plimallaŭtigi ĝis la minimuma mallaŭteco, se ili estas lokitaj en la ŝvelpozitivo, kaj tiel produkti preskaŭ sferajn sonojn. Krome fermitaj ŝvelpordoj dampas la altan supratonan spektron pli ol la pli malalte situantaj supratonoj, tiel ke krom la dinamiko ankaŭ la sonkolorigo ŝanĝiĝas. Tuteco de ĉiuj registroj en ŝvelkesto formas fortikan, kvankam retenata sonspektron, kies dinamiko kreskas je la malfermado de la ŝvelkesto kaj enhavas ian preskaŭ majestan.

Historio redakti

Historie la ŝvelverko disvastiĝis fakte dum la romantika epoko. La koncepto de ŝvelkesto ja estis konata jam antaŭe (en Hispanio troveblas kelkaj konsiderinde pli malnovaj ekzempleroj), ili tamen ne estis uzata por la reguligo de la dinamiko dum la ludado, sed por eĥoefektoj kaj dinamikaj nuancadoj neŝanĝeble konservataj dum muzikaĵo. Kompareblajn efektojn alcelis multaj orgenoj de la renesanco kies alopordoj estis fermitaj dum la karesmo kaj tiel dampis la sonon. Unuajn ŝvelverkojn kun la hodiaŭa funkcimaniero onikonstruis ĉ. 1720 en Anglio. Nur en la 19-a jarcento oni konstruis ŝvelverkajn orgenojn ankaŭ en Eŭropo.

Je la uzado de la ŝvelpozitivo je la prezentado de orgenliteraturo stila fideleco estas deviga; pro tio estus stilfuŝego ekzemple utiligi la ŝvelpedalon dum triosonato de Johann Sebastian Bach.

Vidu ankaŭ redakti