Bonvenon je la Projekto Ĵazo

Projekto Ĵazo volas subteni la verkadon de artikoloj pri ĵazo. Tiaj artikoloj ne oftas en eo-vikipedio; krome la kutimaj vortaroj de Esperanto ne enhavas sufiĉajn kapvortojn pri ĵazo, kaj la nacilingvaj proponas nur netradukitajn fakvortojn el la angla. Se vikipedio celas esti taŭga enciklopedio ankaŭ rilate la temaron ĵazo, ni devas klopodi trovi taŭgajn tradukojn, kiuj pli bone klarigas la sencon de la respektiva nocio. Samtempe estas bone, se ankaŭ tiu, kiu ja scias la anglodevenan fakvorton, sed ne la esperantan, trovu la ĝustan kapvorton. Estas do rekomendinda, ke artikoloj pri ĵazo havas kapvorton en Bona Lingvo laŭ Claude Piron kaj samtempe alidirektiloj el serĉvortoj angladevenaj.

Jen ekzemploj:

  • Latin jazz estas ĵazo, kiun inventis nek romianoj nek vatikananoj, sed estas ĵazo kun pli malpli multaj influoj el Latinameriko. Ĝustaj tradukoj estus ekz. latinida ĵazo, kio rilatas al la hispana kaj portugala lingvoj parolataj en Latinameriko, aŭ latinamerik-stila ĵazo. Se oni volas verki resp. traduki artikolon pri tio, unu el ĉi tiuj du terminoj (aŭ eble pli bona) estu la kapvorto, alidirektilo kondukas el Latin jazz al artikolo kun la titolo latinida ĵazolatinamerik-stila ĵazo.
  • Por la diversaj ensembloj de ĵazmuzikistoj ekzistas en la angla i.a. la vortoj jazzband kaj combo, vortoj kiuj estas samsignifaj, kaj big band. Estas do konsilinde elekti por tiuj du ĉefaj ensembloj la kapvortojn ĵazbando kaj ĵazbandego, je kio ĵazbando havas redirektilojn el jazzband kaj combo.
  • Band project foje signifas projektbando, do bando, kiu fondiĝas por realigi dumtempan muzikan aŭ ekstermuzikan projekton kaj post la atingo de la celoj malfondiĝas. Foje tamen oni ĝenerale misuzas ekz. en la anglalingva kaj germanlingva vikipedioj la vorton Band project por nomi per tio nur bandon aŭ bandegon sen ajna projekto. La dua el la duvorto verŝajne havas nur ornaman funkcion.

Listo de pretigendaj artikoloj redakti

Listo de dezirindaj artikoloj redakti

Vortaro redakti

  • Aftertouch = postfrapa sonformado (ĉe elektronikaj pianoj ktp)
  • Album = sondiskaro, foje ankaŭ nur sondisko
  • Band project = bando kun alcelata projekto, foje ankaŭ nur bando
  • Cover version = kopiludado (ludo de muziktitolo de alia muzikisto sen iu ajn ŝanĝo)
  • Fusion = kunfando
  • Live = rekta
  • Live concert = (rekta) koncerto
  • Locked hands style = blokakordo-stilo
  • Mainstream (jazz) = ĉeftendenca resp. ĉefstila ĵazo,
  • Record label = disk-eldonejo, disk-etikedo
  • Riff = ripetfrazo
  • Sideman = gastmuzikisto
  • Single note style = unuvoĉa melodilinio
  • Trumpet style = unuvoĉa melodilinio
  • Vamp= ostinato de akompanmelodioj