La muzikdramo estas formo de opero, ligita al la verkaro de Richard Wagner. Poezio, muziko kaj scena prezentado ne estas arbitre kombinitaj, kiel povas okazi en la programeropero, sed formas nesepareblan unuecon, kiun Wagner ankaŭ nomis tutarta verko.

Wagner mem sin defendis kontraŭ la nomo muzikdramo, kiu estas mallongigo de la paradoksa nocio „muzika dramo“, do „dramo […], kiu aŭ mem faras muzikon, aŭ ankaŭ taŭgas por la muzikfarado, aŭ eĉ komprenas muzikon, kompare kun niaj muzikaj recenzistoj.“[1] Muzikdramo laŭ vortsignifo estas dramo „por celo de muziko“, kiel ekz. kutima libreto. Male Wagner volis servigi la muzikon tutplene al la dramo. La dramo jam en sia origina antikva formo estas nedisigeble ligita kun muziko.

Tamen disvastigis la nocio muzikdramo. Karakteriza por muzikdramoj estas ilia formala unueco, kiu kontentiĝas sen interrompoj aŭ vicigitaj fermitaj formoj kaj movimentoj (kiel terceto, finalo ktp.). Revenaj motivoj (gvidmotivoj) kreas kunligon. La muziko ne plu subdividiĝas en ario kaj recitativo, sed subtenas kaj interpretas daŭre la tekston, kiu pluiras kiel en parolata dramo. Wagner nomis ĉi tiun manieron, kiel muzika variaĵo de la nocio dramo, „evidentiĝintaj faktoj de la muziko“[2].

Kiel ĉefa ekzemplo en ĉi tiu senco validas Tristan und Isolde, kiun Wagner unuafoje prezentis en1865 kaj ne plu nomis „opero“, sed „agado“. Fine de la 19-a jarcento la muzikdramo fakte fariĝis normo por „seriozaj“ operkomponistoj. Eĉ la komponisto Engelbert Humperdinck laŭstrukturis la fabeloperon Hänsel und Gretel (1893) laŭ la muzikdramo de Wagner (Humperdinck estis la asistanto de Wagner en la Festivaldomo de Bayreuth). En la 1920-aj jaroj la muzikdramo disfalis favore al novaj aŭ remalkovritaj malnovaj formoj de muzikteatraĵo. Por Richard Strauss ĝi tamen dumvive restis modelo.

Ekesto redakti

En sia ampleksa traktaĵo Oper und Drama (1851) Wagner meditis pri renovigo de la opero, kiu paralelu kun politika kaj socia novigo. Per tio Wagner konceptis programon, kiun li realigos dum la venontaj jardekoj precipe per sia ĉefverko Der Ring des Nibelungen. Wagner volis validigi kiel drama poezio nur tion, kio povus dissolviĝi en muzikan esprimon. Muzikebla estas nur, kio servas al la esprimo de poeta intenco. Nepre necesa por tio estas la orkestro kiel portanto de la dramo, kiel akompananto kaj komentanto de la agado. Per tio ĝi transprenas la funkcion, kiun en la antikva tragedio havis la teatroĥoro.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Richard Wagner, „Über die Benennung Musikdrama“, in: Ders., Gesammelte Schriften und Dichtungen, Leipzig: Siegel 1907, Bd.9, S.303
  2. Ebenda, S.306

Literaturo redakti

  • Carl Dahlhaus: Wagners Konzeption des musikalischen Dramas, München: dtv 1990. ISBN 3-423-04538-8