Chegança [ŝegansa] estas drama dancoteatraĵo en la muziko de Brazilo, kiu apartenas al la aro de pastorio-dancoj.

La scenaj popolteatraĵoj rakontas pri la batalo de la kristanoj kontraŭ la maŭroj kaj enprenas je tio motivojn el rakontoj de la maristoj kaj el kavalirromanoj. Ĝi estas identa kun la festivaloj Moros y Cristianos en hispanlingva Latinameriko kaj deiras de la villancico-j el Galegujo kaj Portugalujo de la 18-a jarcento, havas tamen ankaŭ similaĵojn kun la menueto de la 17-a kaj 18-a jarcentoj.