Programeropero konsistas el unuopaj programeroj, do el kompletaj muzikaj movimentoj, kiuj estas ligitaj per recitativoj. La programeroj povas estis voĉkantaj (ario, dueto, terceto, kvarteto, ĥoraĵo ktp.) aŭ nur instrumenta (ekz. marŝmuziko). La diserigo utilis je la organizado de la proboj, sed ankaŭ ebligis transponi aŭ elŝanĝi unuopojn programerojn, precipe ariojn, kio povas estis dezirata ekz. je la elŝanĝo de aktoroj.

La prorameroper estis normo en la 18-a jarcento. Pro la disvastigo de la akompanata recitativo kaj la plilongigo de la finalmovimentoj ekde fine de la 18-a jarcento la elŝanĝebleco de la eroj malpliiĝis kaj la strukturo de la aktoj fariĝis pli drameca. Ekde la duoa triono de la 19-a jarcento la trakomponita opero, en kiu ne plu ekzistas cezuroj inter la unuopaj movimentoj, pli kaj pli anstataŭis la programeroperon. Richard Wagner finfine dissolvis la subdividojn per sia koncepto de la „senfina melodio“, kaj tio modeliĝis. La programeropero tamen pluvivas en la vodevilo kaj en la opereto.

Eksteraj ligiloj redakti