Terceto estas strofo de tri versoj, ĝenerale dekunusilabaj.

Ĝenerale rimas la unua kun la tria, kaj restas la dua libera: 11A, 11-, 11A. Tamen ĝenerale ili formas parton de pli granda kompono, kiu se temas pri nur tercetoj nomiĝas katenitaj tercetoj. Serio de katenitaj tercetoj estus ekzemple tia: 11A, 11B, 11A. 11B, 11C, 11B. Ktp.

Ankaŭ ĉe sonetoj aperas du katenitaj tercetoj.

Tiu strofo aperas jam en la Mezepoko, sed hegemonias ĉefe en la Renesanco, uzita de klera poezio. En hispana literaturo oni citas Juan Boscán kiel enkondukisto de tiu verso, ne de referencoj kastiliaj mezepokaj, sed de italaj poetoj. De tie ke foje oni uzas ties nomon rekte en la itala kiel terza rima aŭ per la adaptaĵo tercia rima.

Elstara ekzemplo estas la "Elegía a Ramón Sijé" (elegio al R. S. de El rayo que no cesa), de Miguel Hernández:

Bibliografio redakti

  • Métrica española Antonio Quilis. Ed. Ariel. 14ª edición. Madrid, 2001.
  • Diccionario de métrica española José Domínguez Caparrós. Ed. Paraninfo. Madrid, 1985.