Bengt Olof Åradsson

Bengt Olof ÅRADSSON, naskiĝiita en 1951, estas sveda esperantisto. Li redaktas aŭ redaktis Dia Regno kaj la gazeto de la Sveda Esperanto-Federacio (SEF), La Espero, kaj estas aŭ estis estrarano de la internacia KELI-movado. Inter 2005 kaj 2011, li estis prezidanto de SEF.

Bengt Olof Åradsson
Bengt Olof Åradsson en 2005
Bengt Olof Åradsson en 2005
Persona informo
Naskiĝo 1951
en Mörarp, Flago-de-Svedio.svg Svedio
Lingvoj Esperanto
Nacieco sveda
Ŝtataneco Svedio
Okupo
Okupo esperantisto
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Leginte artikolon en la ĉiu-taga gazeto Helsingborgs Dagblad pri la "plej facila lingvo en la mondo" li ekinteresiĝis pri Esperanto jam dum la lastaj bazlernejaj jaroj. Tamen daŭris ĝis la komenco de la 70aj jaroj antaŭ ol li eklernis la lingvon en Lund sub la gvidado de Olle Olsson. Post aktiva periodo en la sveda sekcio de Kristana Esperantista Ligo Internacia (KELI), eĉ estante ĝia prezidanto dum mallonga tempo, li restis pasiva membro dum pluraj jaroj. Je la ŝanĝo al la nova jarcento li denove aktiviĝis kaj nun kiel estrarano en la internacia KELI-movado.

Ekde 2005 li redaktas la revuojn Dia Regno kaj ekde 2012 La Espero, la revuon de la SEF. Li estis prezidanto de SEF inter la jaroj 2005 kaj 2011.

Åradsson naskiĝis en 1951 en la vilaĝo Mörarp en la komunumo de Helsingborg, en sudsveda Skanio.