Bernhard Eriksson

sveda presej-posedanto, esperantisto kaj redaktisto

Bernhard Mattias ERIKSSON, pseŭdonimo BEn, 1890–1961, estis sveda presejo-posedanto en Stokholmo kaj esperantisto. Li estis redaktisto de La Espero, kaj dum periodo presis librojn por Eldona Societo Esperanto.

Bernhard Eriksson
Persona informo
Naskiĝo 21-an de septembro 1890 (1890-09-21)
en Stora Kopparberg parish
Morto 25-an de marto 1961 (1961-03-25) (70-jaraĝa)
en Engelbrekt
Lingvoj svedaEsperanto
Ŝtataneco Svedio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Eriksson estis estrarano de Sveda Esperanto-Federacio (SEF) de 1930 ĝis 1931, prezidanto de la Esperanto-distrikto de Dalekarlio de 1922 ĝis 1927 kaj de la Esperantoklubo de Stokholmo depost 1929. Li redaktis la periodaĵon de SEF La Espero de januaro 1928 kaj de 1925 presis ĉiujn Esperanto-verkojn aperigitajn de Eldona Societo Esperanto.

Li naskiĝis la 21-an de septembro 1890 en Stora Kopparberg, Dalekarlio, kaj mortis la 25-an de marto 1961 en paroĥo Engelbrekt, Stokholmo.

Fontoj redakti