Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Mehdi Martin Strid (n. 1957) estas inĝeniero pri ekologio kaj substrukturo, naskiĝis en Upsalo, Svedujo en 1957, kreskis en Fagersta 19581966, Kibaha (Tanzanio) 19671970, Najrobio (Kenjo) 19711974 kaj poste revenis al Svedujo por gimnaziaj studoj.

Martin Strid
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1957 (1957-01-01) (67-jaraĝa)
en Upsalo
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco SvedioKameruno
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Unuafoje ekaŭdinte pri Esperanto 17-jara, li lernis la lingvon memstare ĉ. 19801983. Li gvidis kursojn de Esperanto en Kameruno kaj Svedujo 19851991. En 1983 li ekhavis kontakton kun Kukoleto kaj komencis interesiĝi pri tradukado, transprenonte de ŝi la projekton Norda Kantaro. Li inventis modernajn tonsilabojn en la jaro 2000 kaj ekde 2001 ellaboris superfonetikan stenografian sistemon Langola skribo. Li prezidis Esperanto-Gastejon en Leŝefoŝo dum 2004–2010. Li hejme parolas Esperanton ekde 1989, kiam li edziĝis al Borovszki Csilla. La in'klanan nomon Mehdi li ricevis de sia dua edzino Beatrix. Ekde 2004 li loĝas en Borlänge en la sveda provinco Dalekarlio.

Strid famiĝis en Svedio en novembro 2017 pro sia parolo dum la jarkongreso de la naciisma partio Sverigedemokraterna. Reprezentante la partianojn de la provinco Darlekarlio, li prezentis en nacia televidelsendo danĝeran opinion pri islamo. La partiestraro poste celis eksigi lin el la partio, sed li propravole forlasis la partion la sekvan tagon.[1]

Notoj redakti

  1. Intervjuo kun Martin Strid koncerne liajn eldirojn. [1]

Eksteraj ligiloj redakti