Kibaha estas urbo en Tanzanio. Ĝi estas ĉefurbo de regiono Pŭani. La urbo kaj ĝia ĉirkaŭaĵo konsistigas samnoman subdistrikton (wilaya) en la regiono.

Kibaha
Kibaha panorama.jpg
Administrado
Lando Flago-de-Tanzanio.svg Tanzanio
Demografio
Loĝantaro 23 050  (2002) [+]
Geografio
Geografia situo 6° 46′ S, 38° 56′ O (mapo)-6.758611111111138.928888888889Koordinatoj: 6° 46′ S, 38° 56′ O (mapo) [+]
Alto 0 m [+]
Horzono UTC+03:00 [+]
Situo de Kibaha
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Kibaha [+]
Information icon.svg
vdr

Kibaha situas ĉirkaŭ 50 km okcidente de Daresalamo, ĉe la vojo al Morogoro. Ĝiaj koordinatoj estas 6° 46′ S 38° 55′ O / 6.767 °S, 38.917 °O / -6.767; 38.917 (mapo). Laŭ la censo de 2002 la distrikto de la urbo havis 132.045 loĝantojn, el kiuj la urba subdistrikto havis 23.050.

La urbo havas konsiderindan aĝon kaj kredeble estis loĝata jam en la 12-a jarcento, kiam persaj enmigrantoj alvenis.