Fritiof Ahnfeldt
Fritiof Ahnfeldt [anfelt] (naskiĝis la 9-an de majo 1888 en Tving[1], mortis la 21-an de februaro 1957 en Rödeby[2]) estis sveda esperantisto kaj popollerneja instruisto.[1]
Fritiof Ahnfeldt | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 9-an de majo 1888 en Tving |
Morto | 21-an de februaro 1957 (68-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto • sveda |
Ŝtataneco | Svedio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto lernejestro |
En 1917 Ahnfeldt fariĝis instruisto kaj restis tion ĝis 1951. De 1938 li estis ĉefinstruisto.[2] Ahnfeldt estis esperantisto ekde 1921 kaj delegito de la Universala Esperanto-Asocio de 1923. Cetere Li estis prezidanto de distrikta unuiĝo esperantista kaj faris prelegojn pri Esperanto, ankaŭ en radio. Ahnfeldt aranĝis prelegvojaĝojn por eksterlandaj propagandistoj kaj interpretis tiujn. Li ankaŭ laboris en la senalkohola esperantista rondo.[1]
Referencoj
redakti- ↑ 1,0 1,1 1,2
Ĉi tiu teksto estas prenita el la Enciklopedio de Esperanto 1934. Vi povas plibonigi ĝin per vikiigo kaj aktualigo de la enhavo. Kiam la origina teksto estos sufiĉe vikiigita kaj aktualigita, forigu ĉi tiun kadron, kaj anstataŭe enmetu la ŝablonon EdE en la artikolon.Ahnfeldt (anfelt) Fritiof, svedo, popollerneja instruisto Nask. 9 majo 1888 en Tving. E-isto de 1921. Del. de UEA de 1923. Prez. de distrikta unuiĝo E-a. Faris prelegojn pri E, ankaŭ en radio; aranĝis prelegvojaĝojn por eksterlandaj prop-istoj kaj interpretis tiujn, ktp. - ↑ 2,0 2,1 Fritiof Ahnfeldt. Bygdeband – lokalhistoria på webben. Arkivita el la originalo je 2018-10-29. Alirita 2018-10-28 .