Malfermi la ĉefan menuon

Ĝermolisto de svedaj esperantistoj

Listartikolo en Vikipedio
(Alidirektita el Björn Collinder)
Enhavo: A B C Ĉ D E F G Ĝ Ĥ H I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V Z

ARedakti

Bertil ÅkerbergRedakti

Bertil ÅKERBERG (naskiĝis 1911- mortis meze de majo 1989 en Stokholmo) estis dum pli ol 20 jaroj la respondeca eldonanto de la sveda revuo La espero.

BRedakti

Åke BlombergRedakti

Åke BLOMBERG (1922 - mortis la 8-an de junio 1992) estis UEA-delegizo en Lidköping, Svedio.

Li estis prezidanto de Eldona Societo Esperanto kaj de la loka klubo, iama redaktoro de la sveda revuo La espero.

Viktor BondeRedakti

Viktor BONDE estis sveda librobindisto kaj esperantisto, naskiĝinta la 8-an de marto 1892 en Falun. Li estis pacifisto, abstinenculo, kaj esperantistiĝis en 1916. Kursoj; gvidado de la koresponda kurso de SEF, 1927-32. Delegito de UEA 1919-29. Tradukoj el la sveda en Svenska Arbetar Esperantisten ktp.

Harold BrownRedakti

Harold BROWN (1925-2004) mortis la 10-an de marto 2004 post denova apopleksio. Harold loĝis en Högsby (Svedio) dum 19 jarojn. Li verkis multajn librojn, teatraĵojn kaj artikolojn en Esperanto kaj prelegis pri literaturo. Eduko Danĝera - kaj aliaj teatraĵoj, eldonita je la centjariĝo de SEF (Sveda Esperanto Federacio), 2006. La teatraĵo La Pesto estas tradukita en plurajn lingvojn. Bonvolu klaki ĉi tie por vidi la hejmpaĝon de Harold.

CRedakti

Erik Alfred Torbjörn CollinderRedakti

Erik Alfred Torbjörn COLLINDER (naskiĝis la 22-an de julio 1894 en Sundsvall, mortis la 20-an de majo 1983 en Vieno), ofte mallongigata Björn Collinder, estis profesoro pri finno-ugraj lingvoj en la universitato de Upsalo. Li lerte defendis Esperanton en radio-diskutado mondlingva printempe de 1933. Jam lia patro, gimnazia instruisto en Sundsvall, estis esperantisto, menciita en la Jarlibro Esperantista de 1897.


ERedakti

Ann-Gerd EngbergRedakti

Ann-Gerd ENGBERG (1929-1994), estraranino de la klubo en Norrköping, Svedio, pereis en la katastrofo de la ŝipo Estonia sur la Balta maro, la 28-an de septembro.

HRedakti

Albin Henning HalldorRedakti

Albin Henning HALLDOR, (naskiĝis la 18-an de septembro 1892 en Sunne en Vermlando kaj mortis la 26-an de junio 1990 en Stokholmo), estis sveda ĝardenisto kaj redaktoro. Halldor estis Esperantisto de 1907, estrarano kaj afergvidanto de Eldona Societo Esperanto kaj sekretario de Sveda Esperanto-Federacio (SEF) de 1922 ĝis 1927. Li redaktis la organon de SEF, La Espero, de 1921 ĝis 1927.

Ake HolmenRedakti

Ake HOLMEN (naskiĝis en 1927, mortis en 1988 en Hammarö, Svedio, estis multjara UEA-fakdelegito pri biciklado.

JRedakti

Victor JanheimRedakti

Victor JANHEIM (naskiĝis 1910, mortis frue en 1989) estis UEA-fakdelegito pri abelkulturo en la sveda urbeto Kungsor dum pli ol 40 jaroj.

Märta JensieRedakti

Märta JENSIE (naskiĝis 1907, mortis la 25-an de marto 1979 en Jönköping, Svedio) estis sveda esperantistino. Dum 25 jaroj ŝi fakdelegitis pri turismo.

Bengt JoelssonRedakti

Bengt JOELSSON estas sveda esperantisto. En 1956 li estis vicprezidanto de Sveda Esperanto-Federacio. Li loĝis en Hägersten.[1]

Alf JohanssonRedakti

Alf JOHANSSON (naskiĝis en 1921, mortis en 1991) estis vicdelegito de UEA en Lidköping, Svedio dum pli ol 20 jaroj.

Gustav R. JohanssonRedakti

Gustav R. JOHANSSON (naskiĝis en 1899, mortis la 19-an de septembro 1978 en Karlstad, Svedio) estis sveda esperantisto, instruisto, delegito kaj loka peranto de UEA dum pluraj jardekoj.

Stig JohanssonRedakti

Stig JOHANSSON (naskiĝis en 1918, mortis en 1994 en Tomellila) estis sveda esperantisto kaj dumviva membro de UEA.

KRedakti

Henrik KarlssonRedakti

Henrik KARLSSON (1912-1995) mortis komence de julio en Kisa (Svedio), kie li estis delegito ekde 1947. Li membris en Societo Zamenhof dekomence (1975).

Hjalmar KihlbergRedakti

Hjalmar KIHLBERG (ĉilberj) (1-a de januaro 1881 en Kilanda, mortodato nekonata) estis sveda esperantisto kaj popollerneja instruisto en Vingåker. Esperantisto de 1928. Li verkis multajn favorajn gazetartikolojn pri Esperanto kaj gvidis lingvokursojn.

Nils-Erik KristofersonRedakti

Nils-Erik KRISTOFERSON (naskiĝis 1937 - mortis en septembro 2001 en Stokholmo) estis dumviva membro, delegito pri televizio.

LRedakti

Gustav Adolf LarsonRedakti

Gustav Adolf LARSON, svedo, ĉefkontisto. Nask. l dec. 1888 en Falun. E-isto de 1905. Kas. de SEF. Kunfondinto kaj kas. de Eldona Societo E-a de 1908. Ĉefdel. de UEA.

Henry LundinRedakti

Henry LUNDIN (naskiĝis 1902 - mortis la 24-an de junio 1977 en Örebro, Svedio) estis vicdelegito de UEA en sia urbo. Li aktivis dum multaj jaroj, precipe en la kristana Esperanto-movado (KELI).

Isidor LundmarkRedakti

Isidor "Isse" LUNDMARK (naskiĝinta en 1910; mortinta en junio 2002 en Örebro) estis sveda esperantisto. Esperanton li eklernis kiel 17-jarulo, kaj ĝi estis lia ĉefa intereso dum la tuta vivo. Li estis sindona kaj sprita homo, kiu multon faris por la Esperanto-vivo en sia urbo.

MRedakti

Lennart MagnussonRedakti

Lennart MAGNUSSON (naskiĝis 1911 - mortis 1994 en Malmö, Svedio) estis UEA-fakdelegito pri teksindustrio en Malmö, en kies klubo li estis membro ekde la jaro 1937.

Erik Vilhelm MalmkvistRedakti

Erik Vilhelm MALMKVIST estis sveda fervoja oficisto kaj esperantisto, naskiĝinta la 1-an de septembro 1887 en Grums. Esperantisto ekde 1904, do ekde la 17-a vivjaro, li estis revizoro de Eldona Societo Esperanto ekde 1929, prezidanto de la Esperantoklubo de Stokholmo ekde 1933 kaj estrarano de Sveda Esperanto-Federacio ekde 1932.

Richard MoholmRedakti

Richard MOHOLM (naskiĝis 1912 - mortis la 9-an de aprilo 1994 en Lövånger, Svedio) estis UEA-fakdelegito pri ĝardenkulturo, dumviva membro.

NRedakti

Ingrid NäsholmRedakti

Ingrid NÄSHOLM estas sveda esperantistino. Ŝi vivas en Sundsvall kaj multajn jarojn laboris kiel flegistino en la urba malsanulejo. Ekde la 1900-aj jaroj ŝi aparte aktivas por la neformala faka asocio Rondo Kato – Esperantista Kat-amikaro.

Eksteraj ligiloj:

Ragnhild NiklassonRedakti

Ragnhild NIKLASSON (naskiĝis en 1908, mortis la 19-an de novembro 2001 en Örebro) estis individua membro de UEA ekde 1951 kaj multjara fakdelegito de UEA pri kristanismo. En la sveda sekcio de KELI ŝi estis kasistino, sekretariino kaj inter la jaroj 1977 kaj 1980 ties prezidantino, ekde 1993 ĝia honora membro.

Amy NilssonRedakti

Amy NILSSON (naskiĝis en 1915; mortis la 7-an de januaro 2001 en Stokholmo) estis sveda esperantisto, dumviva membro de UEA, 50 jarojn aktiva en Kristana Esperantista Ligo Internacia.

Ingemar NordinRedakti

Ingemar NORDIN (1914-2002) estis iama UEA-delegito pri pedagogio, mortis la 15-an de januaro en Stokholmo.

Gustav NygårdRedakti

Gustav NYGÅRD (1922-1995), delegito pri maristaj aferoj en Gotenburgo (Svedio), ano de Societo Zamenhof kaj dumviva membro.

PRedakti

Folke PetterssonRedakti

Folke PETTERSSON (naskiĝis 1918 - mortis en junio 1986 en Solna, Svedio) estis fakdelegito pri fervojoj de pli ol 25 jaroj.

RRedakti

Ulf RibersRedakti

Ulf RIBERS (1913-1999) forpasis oktobre en Motala (Svedio). Dum multaj jaroj li grave rolis en la sveda Esperanto-movado, i.a. kiel aktivulo de la eldonejo Progreso.

Anders RosenbergRedakti

Anders ROSENBERG, svedo, popollerneja instruisto, poste, gimnastika direktoro, akvo-kuracisto kaj higienisto. Naskiĝis en la 19-a de januaro 1861 en Tygelsjo. Esperantisto de 1907. Delegito de UEA. Propagandisto, kursgvidado, kelkaj libretoj.

Ivar RunfeldtRedakti

Ivar RUNFELDT (naskiĝis 1903 - mortis la 13-an de septembro 1978 en Karlstad, Svedio estis fakdelegito kaj multjara membro de UEA.

SRedakti

Malte SmithRedakti

Malte SMITH (1908-1997), dumviva membro, regula ano de Societo Zamenhof, mortis en Kavlinge (Svedio).

Jack SnarbergRedakti

Jack SNARBERG (naskiĝis en 1921; mortis la 17-an de januaro 2000 en Jönköping) estis sveda esperantisto. Preskaŭ 60 jarojn li estis membro de UEA; li estis ĝia fakdelegito pri juveloj.

Sven StrandbergRedakti

Sven STRANDBERG (naskiĝis en 1925; mortis la 30-an de majo 2003 en Lund) estis sveda esperantisto kaj pedelo, iama fakdelegito de UEA pri aŭtomobilismo. Li estis longtempe kluba estrarano.

Sven SundinRedakti

Sven SUNDIN (naskiĝis 1914 - mortis 1993) estis vicdelegito en Växjö (Svedio).

Erik SvärdRedakti

Erik SVÄRD estas sveda esperantisto kaj programisto. Li programis multajn sukcesajn programojn.

Lennart SvenssonRedakti

Lennart SVENSSON (naskiĝis en 1930, mortis en aprilo 2002) estis magistro pri filozofio, delegito kaj dumviva membro de UEA en Ljungby, Svedio.

TRedakti

Per TornegrenRedakti

Per TORNEGREN (1927-1997), dumviva membro de UEA, estis fakdelegito dum kvaronjarcento pri konstruado kaj laborjuro. Li mortis la 4-an de januaro en Malmö (Svedio).

WRedakti

John WidénRedakti

John WIDÉN (naskiĝis 1902 - mortis la 6-an de marto 1977 en Lidköping, Svedio) estis estro de loka arkivejo, en kiu li kreis konsiderindan Esperanto-fakon. Li aktivis en la loka movado dum pluraj jardekoj kaj longtempe estis ankaŭ membro de UEA.

Karl WiklundRedakti

Karl WIKLUND (naskiĝis 1912- mortis la 31-an de decembro 1992 en Göteborg, Svedio) estis multjara membro de UEA.

Notoj kaj referencojRedakti