Sam Owen Jansson

sveda esperantisto

Sam Owen JANSSON (naskiĝis la 19-a de marto 1906, mortis 7-a de junio 1985) estis sveda bibliotekisto, kultur-historiisto, muzea asistanto, esperantisto kaj vortaristo. Dum 1941–1972, li ĉefis la biblioteko de la museo Nordiska museet en Stokholmo, Svedio. Jansson estis filo de Sam Jansson (edzigita al Signe Owen, kredeble la patrino de Sam Owen Jansson). Kun du kunlaborantoj li verkis sveda-esperantan vortaron, kaj li tradukis anglan esperantan lernolibron al la sveda.

Sam Owen Jansson
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1905 (1905-11-30)
Morto 30-an de novembro 1984 (1984-11-30) (79-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Svedio
Okupo
Okupo esperantistobibliotekisto
vdr

Sam Owen Jansson naskiĝis la 19-an de marto 1906 en Stokholmo, Svedio. Li iĝis filozofian magistron en 1929, kaj filozofian licenciiston en 1945 (ambaŭ specoj de ekzamenoj) ĉe Stockholms högskola. Kune kun sia patro Sam Jansson, li faris dialektesploradon en Västmanland por la dialekta arkivo en Upsalo. Poste tio li kunlaboris en kultur-historia censado komencita en 1926 ĉe Nordiska museet, ’La nordia museo’, kaj daŭris labori tie. Li komencis labori en la librejo ekde 1933, kaj iĝis librejestro en 1942. En 1945, li ankaŭ iĝis intendanton ĉe la museo.

Kiel sia patro, li laŭ EdE estis esperantisto de 1921. Li iĝis sekretario, kaj poste prezidanto,[k 1] de la Esperantoklubo de Stokholmo. Jansson prilaboris svedan eldonon de angla esperanta lernolibro[k 2] de Montagu Christie Butler, kiu aperis en tri eldonoj en 1925, 1928 kaj 1934 (entute 12 000 ekzempleroj).

En 1934 aperis lia sveda-esperanta vortaro verkita kune kun Frits Lindén kaj Birger Gerdman.[k 3] Ĝin suplementis Ebbe Vilborg en 1975.[k 4] Kiam ĝi aperis, la vortaro anstataŭis la samspecan, sed nur duone ampleksan de Gustav Henrik Backman de 1919. Krom el svedaj antaŭuloj ĝi precipe ĉerpis el Plena Vortaro (SAT 1930) kaj el la Enciklopedia Vortaro Esperanta-Germana de Eugen Wüster. Ĝia posteulo estas la sveda-Esperanta vortaro de Ebbe Vilborg de 1992 kun ĉirkaŭ 50 000 kapvortoj.

Krom tio, li verkis libroj, pluraj pri historiaj mezur-sistemoj, interalie la norma Måttordbok de 1950, vortaro pri svedaj mezur-vortoj antaŭ la metra sistemo. Inter 1938–1942, li redaktis la gazeton Svenska museer, ‘Svedaj museoj‘. En la gazeto Folkminnen och folktankar li aperigis en tri artikoloj 1939–1943 bibliografion de sveda litteraturo pri folkloro 1931–1939.

Jansson edziĝis kun Menda Erenberg de Estonio en 1935.

Komentoj redakti

  1. La reta kopio de Enciklopedio de Esperanto (EdE) tamen diras «pos­te rez. [sic!] de Stokholma EG»
  2. Laŭ EdE li faris tion kune kun sia patro, tamen nur Sam Owen Jansson estas menciita en Libris
  3. Ĉirkaŭ 20 000 kapvortoj 1934, 576 p., 18×12 cm
  4. Supplement till Svensk-Esperantisk Ordbok, ĉirkaŭ 9 300 kapvortoj, 210 p., 21×14 cm [1]

Fontoj redakti

Notu ke kelkaj partoj de la teksto ŝajne estas prenita alieloke.

Eksteraj ligiloj redakti