Carl Emil OHLSSON [ulson], naskiĝis la 18-an de oktobro 1885 en Malmö, estis sveda magistro de filologio, ŝtatlerneja instruisto de modernaj lingvoj kaj Esperanto-pioniro en Svedio.

Carl Emil Ohlsson
Persona informo
Naskiĝo 18-an de oktobro 1885 (1885-10-18)
Morto
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Svedio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Ohlsson fariĝis Esperantisto kiel gimnaziano per legado de artikoloj de Per Ahlberg en 1904. Li estis estrarano de Sveda Esperanto-Federacio (SEF) kaj sekretario de Sveda Esperanto-Instituto (SEI) de 1932 ĝis 1933. Ohlsson vojaĝis tre ofte en eksterlando pere de Esperanto. En 1927 li faris Esperanto-paroladojn pri Svedujo en 35-36 lokoj de la tiama Ĉeĥoslovakujo kun lumbildoj kaj filmo. Li gvidis kursojn kaj verkis artikolojn, krome lernolibron laŭ ideogramatiko en 1925. Lia sveda-Esperanta kaj Esperanta-sveda poŝvortaroj (Dubbel fickordbok i Esperanto) unue aperis en 1928, 2-a plivastigita eld. en 1931, 4-a senŝanĝa eldono en 1934 kaj 5-a kaj lasta, ankoraŭfoje reviziita eldono en 1939.

Verkoj

redakti
  • Nationernas Forbund om Esperanto som Internationellt sprak. Eld. Förlagsföreningen Esperanto U.P.A., Stolkholm, 1923.

Eksteraj ligiloj

redakti