Birger VIGGEN (1930 - mortis en Stokholmo la 26-an de novembro 2000 en akcidento) estis delegito pri blindulaj aferoj. Li estis dum multaj jaroj estrarano de Sveda E-Federacio, membris en la LKK de la 65-a UK (1980, Stokholmo), plenumis diversajn funkciojn en Ligo Internacia de Blindaj E-istoj kaj en la sveda sekcio de Kristana E-Ligo Internacia. Nur du semajnojn pli frue li kunaranĝis la aŭtunan seminarion de Sveda E-Instituto en Lesjöfors kaj tiam iĝis prezidanto de la ekonomia societo Esperanto-Gården.

Birger Viggen
Persona informo
Naskiĝo 1930
Morto 26-an de novembro 2000 (2000-11-26)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Svedio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr