Otto Hugo Roesel

germandevena esperantisto kaj fabrikestro en Svedio

Otto Hugo ROESEL, naskiĝis la 20-an de oktobro 1869 en Münchenbernsdorf (ernesta duklando Saksio-Vajmaro-Eisenach),[1] estis germandevena esperantisto kaj fabrikestro de lan-teksejo en Borås, Svedio, kaj prezidanto de la tiea Esperanto-klubo.

Otto Hugo Roesel
Persona informo
Naskiĝo 20-an de oktobro 1869 (1869-10-20)
Morto
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Svedio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Roesel venis al Svedio en 1893. Li estis Esperantisto de 1911 kaj fondis samjare (1911) kaj prezidis la Esperanto-klubon de Borås, ĉesinta en 1915. Li varbis por Esperanto kaj gvidis kursojn.

  1. Kun la resto de la duklando 1-an de januaro 1871 ĝi ekapartenis al la Germana Regno, kiam do Otto Roesel estis unujara, sed kadre de ĝi la duklando pluekzistis, ĝis en 1918 la Novembra Revolucio skuis tutan Germanion.