Idiomaĵoj en Esperanto
listartikolo en vikipedio
(Alidirektita el Esperantaj idiotismoj)
La disvastigo de idiomaĵoj en Esperanto bone ilustras la fakton ke la lingvo vivas, ke ĝiaj bildoj komunikiĝas, ke ili 'parolas'[1].
- Akuzativulo
- freŝa kaj avida komencinto kiu envenas plena per ideoj plibonigi la lingvon, sed kies argumentoj suferas pro tuta manko je akuzativo
- Bonan tageron! ("Bonan tag-er-on")
- uzata en la retaj babilejoj, kie la tempo laŭ malsamaj uzantoj povas ege varii
- Bonantagulo
- ŝerce uzata por paroli pri komencantoj kies nivelkapablo limiĝas al salutvortoj, aŭ por paroli pri diskutanoj kiuj ĉefe salutas
- Ĉava
- sensenca, malsenchava aperis pro h-sistemo kie oni povas legi senchava kiel senĉava kaj uzatas neofte pro ĝia noveco.
- El ies vidpunkto
- laŭ ies opinio, laŭ ies maniero koncepti la mondon: "El mia vidpunkto, la kirgiza estas stranga lingvo"
- Fajfi pri io
- ne zorgi pri io (germana idiotismo)
- Forfikiĝu!
- ĉesu tedi min! (el la angla kaj la rusa, maldelikata/ofendema)
- Freŝbakito
- komencanto (germana idiotismo)
- Ĝis!
- ĝis revido!
- Ĝis la nokto-nokto-fin'
- dum la tuta nokto, ege longe; laŭ kantoteksto de Esperanto Desperado
- Ĝisoste/a, ĝisostulo
- Tre fervore/a; persono, kiu laŭ sia konvinko persiste agemas strebas kaj ne cedas, ofte kun konservativa aŭ dogmema tendenco, pri ĝi oni diras: "Li/ŝi estas ĝisosta esperantisto!"
- Kvazaŭ prototipo de ĝisostulo estis rigardata de multaj Théophile Cart.
- Idista historio
- esperanta blago mokanta la idistojn.
- Tranĉi la kapon de iu
- Altigi la prezon de io.[mankas fonto]
- Jam temp' está
- Jam estas tempo! Ni komencu! Ni iru! ktp. (La frazo venas de Pra-Esperanto)
- Je la barbo de Zamenhof!
- sakraĵo
- Je la barbo de Bofronto!
- sakraĵo (Beaufront estis kunkreanto de Ido kaj komplotinto kontraŭ Zamenhof)
- Kaj la akuzativon!
- sarkasma diro post longa listo de substantivoj esprimitaj senakuzative: "Ni bezonas paco! saneco! vivo! interkompreno!" "Kaj la akuzativon!"
- Kielvifartasulo
- ulo kapablas diri nur la frazon "Kiel vi fartas?" (= eterna komencanto)
- Kiomas?
- kioma horo estas?
- Kompreneble!
- esprimas konsenton.
- Krokodili
- en Esperanta medio paroli en lingvo alia ol Esperanto, kiu estas la gepatra lingvo de ĉiuj ĉeestantoj.
- Malĉasti
- seksumi (= fari malĉastan agon)
- Malĉu
- ĉu ne; ofte uzata kiel ŝerca demando, "Ĉu aŭ malĉu?"
- Maltrinkejo
- necesejo
- Maltrinki
- urini
- Al mil diabloj!
- damne!; diable!
- Ne povi ne
- devi, esti obsedata pri io; "Mi ne povas ne admiri vin!" = "Admiri vin obsedas min"/"Mi admiregas vin"
- Ni fosu nian sulkon
- ni faru nian laboron sen nervoziĝi pro kritikoj kaj cirkonstancoj (citaĵo de Théophile Cart)
- Povus esti simple ...(sed estas ne)
- ironia komento laŭ kantoteksto de Persone
- Salaton!
- saluton! (ŝerce uzata, precipe inter vegetaranoj kaj veganoj)
- Sed tute ne gravas
- ironia komento laŭ kantoteksto de Amplifiki
- Ŭaŭ
- "ŭaŭ" estas ŝerca esperanta traduko de la angla vorto "wow"
- Veni al iu en la kapon
- ekhavi ideon ; "venis al mi en la kapon kisi ŝin"
- Volapukaĵo
- io stulta aŭ nekomprenebla (priŝerco de la konkursinta lingvo Volapuko) ; "estas por mi volapukaĵo" inter aliaj ebloj = "mi tute ne komprenas tion"
Referencoj
redaktiLiteraturo
redakti- Ilustrita frazeologio (2004, libro de Sabine Fiedler)
- Vortludoj kaj luda komunikado en Esperanto (2008, libro de Aleksandro S. Melnikov)
- Esperanto - lingvo de kulturo kaj personeco (2007, libro de Aleksandro S. Melnikov)