1-a de aprilo
dato
(Alidirektita el 1an de aprilo)
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
aprilo 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 |
aprilo | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 |
8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 |
15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 |
22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 |
29 | 30 | |||||
aranĝo de 2019 tagoj |
La 1-a de aprilo estas la 91-a tago de la jaro (la 92-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 274 tagoj restas.
Je la 1-a de aprilo okazis, interalie:
EventojRedakti
- 286: Imperiestro Diokleciano transdonis al Maksimiano regon super la okcidenta parto de Romia Imperio
- 527: Justiniano la 1-a iĝis bizanca kunimperiestro
- 1284: Pollando: Braniewo iĝis urbo
- 1318: Skota armeo komandata de reĝo Roberto Bruso rekonkeris de angloj la urbon Berwick-upon-Tweed
- 1328: Filipo la 6-a iĝis reĝo de Francio
- 1545: Urbo Potosí fondiĝis en Bolivio - nun la monda heredaĵo de Unesko
- 1572: Okdekjara Milito: maraj geŭzoj konkeris fortikaĵon Brielle ĉe elfluejo de Mozo - komenco de liberiga milito de Malaltaj Landoj kontraŭ hispanoj
- 1578: William Harvey malkovris sangcirkuladon
- 1579: Pola reĝo kaj grandduko de Litovio Stefano Báthori fondis Universitaton de Vilno aliformigante la Kolegion de Jezuitoj en Vilno (la 3-a post Braniewo kaj Pułtusk) - unua rektoro iĝis Piotr Skarga
- 1605: Leono la 11-a iĝis papo
- 1656: Pola reĝo Johano la 2-a Kazimiro ĵuris en katedralo de Lvovo, elektante Dipatrinon patronino kaj Reĝino de Pollando kaj anoncis batalon kun sveda diluvo ĝis la venko
- 1683 Sankta Romia Imperiestro Leopoldo la 1-a subskribis aliancon kun pola reĝo Johano la 3-a Sobieski direktitan kontraŭ Otomana Imperio (la pakton oni antaŭdatis al 31-a de marto por ke ne estu la ŝercotago)
- 1793: Rezulte de erupcio de la vulkano Unzen sur la japana insulo Kjuŝuo pereis de 15 ĝis 53 mil personoj
- 1808: Finna Milito: caro Aleksandro la 1-a proklamis eternan anekson de Finnlando al Rusa Imperio
- 1810: Post eksedziĝo de Joséphine de Beauharnais, Napoléon Bonaparte edziĝis al la habsburgino Marie-Louise de Aŭstrio en la kapelo de la Luvro (Parizo)
- 1819: Londono: "New Monthly Magazine" publikigis rakonton de John William Polidori The Vampyre - unua konata rakonto pri vampiroj
- 1878: Belgio: apud Bernissart ministoj malkovris 29 skeletojn de igvanodonoj, profunde je 322 metroj
- 1886: En Vroclavo oni malkovris sarkofagon el la 4-a jarcento, en kiu krom kadavroj de virino kaj viro estis aĵoj el la Romia Imperio
- 1891: La franca pentristo Paul Gauguin enŝipiĝis en Marseille direkte al Tahitio.
- 1893: En Varsovio, laŭ iniciato de Roman Dmowski, fondiĝis sekreta trianeksa Nacia Ligo
- 1897: Fondiĝis la japana urbo Nagano.
- 1901: Pollando: Infana striko en Września kontraŭ germanigo komenciĝis
- 1905: En Lodzo batalgrupo de Pola Partio Socialista sukcese atencis kontraŭ cara komisaro, distingiĝanta per krueleco
- Unua mondmilito
- 1916: Bulgario enkondukas gregorian kalendaron
- 1918: Unuiĝinta Reĝlando: militara aviado Royal Air Force fondiĝis
- 1919: Éamon de Valera unuan fojon iĝis ĉefministro de Irlando
- 1924: Norda Rodezio (hodiaŭ Zambio) iĝis brita protektorato
- 1924: Adolf Hitler estis kondamnita kun aliaj kunakuzitoj al 5-jara malliberigo pro sia puĉo de la 9-a de novembro - dum apenaŭ unujara mallibero en Landsberg am Lech verkis Mein Kampf - generalo Erich Ludendorff estis senkulpigita
- 1925: Hebrea Universitato de Jerusalemo inaŭguris sian agadon
- 1930: Premiero de germana filmo La blua anĝelo kun Marlene Dietrich ĉefrole
- 1933: Germanaj nazioj proklamis unutagan ekonomian bojkoton de judoj
- 1934: Don Bosco, fondinto de salesianoj, estis kanonizita
- 1936: Subŝtato Oriso kreiĝis en Barato
- 1937: De Brita Hindio separiĝis Birmo
- 1939: Generalo Francisco Franco proklamis venkon en la Hispana Enlanda Milito
- 1939: Germana batalŝipo Tirpitz enakviĝis
- Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:
- 1940: Gestapo pendumis en Suwałki 16 personojn; Szczebrzeszyn: laŭ taglibro de Zygmunt Klukowski: En Zamość forte disvolviĝas ukraina propagando. Alvenas ĉiam novaj ukrainoj; Varsovio: konspira Kamparana Organizaĵo de Libereco "Racławice" establis sian armean formacion: Polan Armean Organizaĵon; laŭ dispono de germanaj okupaciaj regopovoj Judenrat komencis en Varsovio konstruon de muroj ĉirkaŭ la Varsovia geto - "areo minacita de epidemio"
- Masakro de Katin: en malliberejo de Kaliningrado soveta NKVD komencis pafekzekuton de polaj oficiroj el Ostaŝkov; en Nazia Germanio oni permesis laborigi polajn knabinojn kiel servistinoj kaj kuiristinoj kun "bona rasa ĉefapekto" por ilin germanigi; en Rumanio aperis la 70-a n-ro de eldonata en militkaptitejo en Târgu Jiu pola revuo "Mondo - Pollando - Internigejo"; Parizo: Supera Konsilio de la Monda Asocio de Poloj el Eksterlando voĉdone apelaciis al ĉiuj poloj, asocioj kaj institucioj kaj precipe al la pola gazetaro energie kaj konsekvence vastigi verajn kaj precizajn inormojn pri Pollando kaj barbara agado de ambaŭ okupantoj, germanoj kaj bolŝevikoj; Londono: reprezentanto de la Stabo de Supera Komandanto unuafoje partoprenis interaliancan Militan Komitaton; Parizo: ĉe ataŝeo de pola armeo ekfunkciis Centra Poŝta Buroo, peranta korespondadon inter soldatoj kaj la okupata lando; brita milita kabineto konfirmis, kaze de la germana invado al Norvegio, dismeti mareksplodaĵojn kaj albordiĝi en malgrandaj grupoj al Narvik, Stavanger, Bergen kaj Trondheim
- 1941: En Palmiry germana polico pafmortigis 20 polojn alveturigitaj de Łowicz; en Poznań germanoj senkapigis 5 polojn; germanaj regopovoj malfondis diocezan kurion en Poznań kaj Gniezno
- Gestapo venigis al koncentrejo en Buchenwald 102 polojn; laŭ soveta ĵurnalo Pravda Ruĝa Armeo malliberigis 180 mil polajn soldatojn kaj ĉirkaŭ 10 mil polajn oficirojn; en Ŝanhajo ekfunkciis oficejo materiale helpanta al poloj en Sovetunio; Orientafrika Fronto: barata 5-a Infanteria Divizio okupis Asmeron; el Beogrado al Ankaro ekiris jugoslavia militara misio
- 1942: Holokaŭsto: al Varsovia geto alvenis transporto kun ĉirkaŭ mil judoj de Hanovro, Gelsenkirchen kaj aliaj urboj de Nazia Germanio; regopovoj de Ĝenerala Gubernio ordonis registron de la bieno de Usono kaj ties civitanoj; en Varsovio fondiĝis teknika liceo por pola junularo; germanaj regopovoj de Varto-Lando malpermesis vendi al poloj medikamentojn inter la 17.00-8.00 horoj; nombro de loĝantoj de Poznań estis 318 534, en tio 74,4% de poloj, 25,1% de germanoj kaj 0,5% de fremdlandanoj
- Venko de japana armeo en batalo de Borneo; en Vaŝingtono unuafoje kunvenis Pacifika Milita Konsilio; provo de 11 norvegaj ŝipoj transiri de Göteborg al Anglio - 2 atingis la celon, 6 estis sinkigitaj, la ceteraj revenis al Svedio; Hinda Oceano: apud Cejlono komencita operaco de japana Rapida Grupiĝo de Aviadilŝipoj, kies 1-a Aera Floto atakis Kolombon, Trinkomali, Vizagapatam kaj marcelojn - ĝis la 9-a de aprilo estis sinkigitaj: helpa krozŝipo, 31 ŝipoj, aviadilŝipo, 2 pezaj krozŝipoj, 2 destrojeroj kaj korveto
- 1943: Gestapo en Tczew sendis 7 rusojn al koncentrejo Stutthoff (ene de Libera Urbo Dancigo); SS alveturigis al ekstermejo Treblinka laŭvicajn judojn el Vieno
- Ministerio pri justeco de Nazia Germanio ordonis transdoni al gestapo polojn kaj judojn post fino de ilia mallibero, kiu laŭvice devus sendi ilin al koncentrejoj; en Jerusalemo komencis aperi dusemajna politika-literatura revuo "W drodze" (Dumvoje); Orienta Fronto: kadre de soveta 1-a Aviada Armeo estis enigita franca skadro de ĉasaviadiloj
- 1944: Volinia masakro: en vilaĝo Poturzyn apud Tomaszów Lubelski soldatoj de la 14-a Grenadista Divizio de SS kune kun ukraina bandita taĉmento URA murdis 162 polojn; germana polico pafmortigis en Zamość 10 soldatojn de Pola Enlanda Armeo; SS murdis en Obrowiec 34 personojn, en tio 11 infanojn; Gestapo pendumis en Suwałki 16 membrojn de la Pola Rezistomovado; taĉmento de Kamparanaj Batalionoj el areo Krasnystaw batalis kontraŭ germanoj atakantaj sovetajn partizanojn - pereis 8 germanoj kaj 5 polaj partizanoj; taĉmento de suboficira lernejo de KB el areo Lubartów sukcese defendis alteriĝantan aviadilon de Ruĝa Armeo batalante kontraŭ germanaj ĝendarmoj - oni savis 4 pilotojn (majoron, 2 kapitanojn kaj leŭtenanton), elmuntis kanoneton kaj 2 pezajn maŝinpafilojn, kaj la skipon transdonis al Popola Armeo
- 1945:Silezio: trupoj de 1-a Ukraina Fronto konkeris Głogów, likvidante reziston de la resto de germana garnizono; Ruĝa Armeo malformigis 2-an Baltan Fronton kaj Sambian Armeo-Grupiĝon; Stalowa Wola ricevis urborajton; Polaj Aviadilaj Linioj LOT refunkciis
- En Litovio ĝis tiu ĉi tago ĉirkaŭ 127 mil personoj esprimis sian volon translokiĝi al Pollando; armeo de Usono liberigis oficiran militkaptitejon en Dössel VI B; invado de usona armeo al Okinavo komenciĝis
- 1946 Sovetunio: en Saratov fondiĝis nuklea centralo Arzamas-16
- 1946: Singapuro iĝis brita kolonio
- 1946: Post tertremo sur Aleutaj Insuloj ondoj de cunamo mortigis 159 personojn en Hilo sur Havajo
- 1946: Malajzia Unio fondiĝis
- 1947: En aŭstria urbo Gmünd fondiĝis germana aŭtomobila firmao Porsche
- 1947: En embusko de Ukraina Ribela Armeo en Łubne pereis 29 polaj soldatoj gardantaj landlimon
- 1948: Danio donis aŭtonomecon al la insularo Ferooj
- 1948: Sovetunio enkondukis devigan kontrolon de transportoj al Okcidenta Berlino
- 1948: En Kenjo kreiĝis Nacia Parko Orienta Cavo
- 1951: Kreiĝis Mosado, israela spionorganizaĵo
- 1951: Sovetunio: dutaga deportado de la Atestantoj de Jehovo kun iliaj infanoj al Siberio komenciĝis - oni forveturigis 9389 personojn
- 1955: Nacia Organizo de Kipraj Batalantoj bombe atencis kontraŭ britaj administrejoj sur Kipro
- 1959: Flago de Maŭritanio oficialiĝis
- 1960: Usono: lanĉo de la unua vetersatelito TIROS-1
- 1972: En Niĝerio oni nuligis maldekstraflankan trafikon
- 1975: Japanio: premiero de la televida serio La abelo Maja
- 1976: La anoj de la "Homebrew Computer Club", Steve Jobs, Steve Wozniak kaj Ron Wayne, fondis la komputilan entreprenon Apple kaj prezentis sian unuan komputilon, Apple I.
- 1979: Irana Revolucio: kvazaŭ plebiscite Irano proklamas Islaman Respublikon
- 1982: Zdzisław Najder iĝis direktoro de la pola sendostacio de Radio Libera Eŭropo - la funkcion plenumis ĝis 1987 (en Pola Popola Respubliko kontumace kondamnita al mortpuno pro ŝajna kunlaboro kun usona spionagentejo - la verdikto nuligita en 1989)
- 1986: Oni ŝanĝis gravito-centron en lancoĵeto kaj denove komencis mezuron de mondrekordojn
- 1989: La lasta imperiestrino de Aŭstrio Zita de Bourbon-Parma estis entombigita en kapucena kripto en Vieno
- 1990: Oficanta prezidento de Zimbabvo Robert Mugabe elektigixs por la dua kadenco
- 1997: Kometo Hale-Bopp trapasis perihelion
- 1999: Kanado: kreo de la teritorio Nunavuto enloĝata plejparte de inuitoj
- 2001: Eksprezidento de Jugoslavio Slobodan Miloŝeviĉ estis hejmarestita en Beogrado kun riproĉo de misuzo de sia rego
- 2002: Nederlando leĝigas eŭtanazion, la unua nacio en la mondo.
- 2004: Entrepreno Google ekfunkciigis enretan retpoŝtilon Gmail
- 2008: Ian Khama iĝis la unua prezidento de Bocvano
- 2009: Albanio kaj Kroatio alĝis al NATO
- 2009: Pola nacia teamo de futbalo en matĉo por Futbala Mondpokalo 2010 en Afriko gajnis 10:0 kun reprezentantaro de San-Marino (inter avanuloj estis Robert Lewandowski)
- 2010: Barato anoncis leĝon pri la deviga bazlernejo por infanoj en la aĝo de 6 ĝis 14 jaroj kaj senpagan por malriĉuloj
- 2011: Rezulte de atako kontraŭ UN-oficejo en afgana Mazar-i Ŝarif pereis 4 gurkaj gardistoj kaj 3 eksterlandaj laborantoj de Apog-Misio de UN en Afganio. La atenco okazis dum manifestacio kontraŭ bruligo de Korano fare de usona pastoro.
- 2012: Eŭropa civitana iniciato ekvalidis - unu el la plej fruaj iniciatoj proponis Eŭropa Esperanto-Unio
- 2016: Pola Sejmo voĉdonis leĝon pri malpermeso propagandi komunismon aŭ alian totalisman reĝimon (laŭ Instituto pri Nacia Memoro estas ĉirkaŭ 1400 stratoj, placoj ktp, kies nomoj estos ŝanĝendaj)
NaskiĝojRedakti
- 1220: Go-Saga, imperiestro de Japanio (m. 1272)
- 1282: Ludoviko la 4-a, imperiestro de la Sankta Romia Imperio (m. 1347)
- 1578: William Harvey, angla anatomo kaj fiziologo (m. 1657)
- 1647: John Wilmot (2-a grafo de Rochester), angla poeto kaj libertino (m. 1680)
- 1697: Antoine-François Prévost, franca pastro kaj verkisto konata de la romano Manon Lescaut (m. 1763)
- 1732: Franz Joseph Haydn, aŭstra komponisto de la Viena klasikismo (m. 1809)
- 1739: Dávid Baróti Szabó, hungara poeto enkondukinta la grekan-latinan versadon en la hungaran poezion (m. 1819)
- 1753: Joseph de Maistre, savoja politika filozofo, oficisto kaj diplomato (m. 1821)
- 1765: Friedrich Ludewig Bouterweck, germana filozofo kaj estetikisto (m. 1828)
- 1767: Domingo Badía, hispana verkisto, vojaĝisto, spiono, esploristo (m. 1818)
- 1806: Franz Eybl, aŭstra pentristo kaj litografiisto (m. 1880)
- 1809: Nikolaj Gogol, rusia-ukraina verkisto, aŭtoro de la komedio La Revizoro (m. 1852)
- 1810: Domokos Teleki, hungara politikisto okupiĝinta pri la Librejo Teleki-Bolyai (m. 1876)
- 1814: János Erdélyi, hungara poeto, folkloristo, membro de la Hungara Scienca Akademio kaj Societo Kisfaludy (m. 1868)
- 1815: Otto von Bismarck, prusa politikisto, unuiginto de Germanio kaj la unua kanceliero de Germana Imperiestra Regno (m. 1898)
- 1840: Dezső Szilágyi, hungara politikisto, profesoro pri kriminaljuro, ministro por justicafero (m.1901)
- 1852: Edwin Austin Abbey, usona pentristo kaj ilustristo, konata de la ciklo de freskoj La serĉado por la Sankta Gralo (m. 1911)
- 1862: Mavro Ŝpicer, kroata majoro kaj pioniro de Esperanto, kompilinto de hungara-kroata vortaro ambaŭdirekta kaj kunaŭtoro de militista vortaro hungara-kroata, eldoninto de antologieto Kroataj Poeziaĵoj kaj tradukisto de la nacia eposo La Morto de Smail-Aga Ĉengijiĉ, redaktoro de " La Kroata Esperantisto" (m. 1936)
- 1866: Ferruccio Busoni, itala komponisto, pianisto, dirigento, pedagogo (m. 1924)
- 1868: Edmond Rostand, franca dramisto kaj poeto, aŭtoro de la teatraĵo pri Cyrano de Bergerac (m. 1918)
- 1868: Paŭlo Lengyel, hungara esperantisto, presejposedanto eldonanta kaj kelkiam redaktanta "Lingvo Internacia", redaktoro de "Juna Esperantisto", membro de Lingva Komitato, kunfondinto kaj direktoro de Presa Societo Esperantista (m. 1932)
- 1872: Conrad Gröber, romkatolika episkopo, teologo, verkisto (m. 1948)
- 1873: Sergej Rachmaninoff, rusia komponisto, pianisto kaj dirigento (m. 1943)
- 1875: Edgar Wallace, angla verkisto kaj ĵurnalisto (m. 1932)
- 1878: Carl Sternheim, germana verkisto juddevena (m. 1942)
- 1879: Stanisław Cyganiewicz, pola luktisto, kiu venkis 1093 foje, trifoja mondĉampiono, poligloto (m. 1967)
- 1883: Sasaki Tasku, japana instruisto kaj esperantisto, kompilinto de la Paroladoj de Zamenhof (m. nekonata)
- 1883: Antal Valentiny, rumanua hungara literaturhistoriisto (m. 1948)
- 1895: Simon Antal Gáspár, hungara etnografo kaj kolektisto (m. 1978)
- 1886: Géza Hoffer, hungara ĵurnalisto, publicisto, redaktoro (m. 1946)
- 1898: Jakob Adlhart, aŭstra skulptisto
- 1898: William James Sidis, usona mirinfano ukraindevena, matematikisto, kosmologo, sociologo, antropologo, jursciencisto kaj lingvisto, spertulo pri la kvara dimensio, aŭtoro de planlingvo (m. 1944)
- 1898: Zoltán Zöld, rumania hungara komponisto, tekstaŭtoro (m. 1962)
- 1902: Józef Mackiewicz, pola verkisto kaj publicisto, unua raportisto pri la soveta masakro de Katin, en tio de pli ol 10 mil polaj oficiroj, pro kio kondamnita al mortpuno de Pola Laborista Partio, atestanto kaj spertulo de Speciala Enketa Komisiono de la Usona Kongreso pri Esploro de la Katina Murdo (m. 1985)
- 1904: András Mózes, rumania hungara eklezihistoriisto (m. 1990)
- 1906: Aleksandr Jakovlev, rusa generalo, aviadila konstruisto, dufoja Heroo de Socialisma Laboro (m. 1989)
- 1915: Tibor Cseres, hungara verkisto kaj ĵurnalisto (m. 1993)
- 1915: O. W. Fischer, aŭstra aktoro kaj reĝisoro (m. 2004)
- 1920: Marcell Clemens, saksa-hungara kuracisto, kirurgo kaj urologo (m. 1989)
- 1920: Mifune Toshiro, japana aktoro rolinta en preskaŭ 70 filmoj, inter alie de Kurosawa Akira (m. 1997)
- 1925: Wojciech Jerzy Has, pola filmreĝisoro, scenaristo, konata de la filmo Manuskripto trovita en Zaragozo (m. 2000)
- 1926: Anne McCaffrey, usona verkistino de sciencfikcio (m. 2011)
- 1927: Ferenc Puskás, hungara futbalisto, kapitano de la orteamo (m. 2001)
- 1927: Líviusz Solti, rumania hungara inĝeniero (m. 1996)
- 1928: Éva Bányai, hungara liberprofesia aktorino
- 1929: Milan Kundera, ĉeĥa kaj franca verkisto, aŭtoro de la romanoj La netolerebla leĝero de estado, La vivo estas aliloke
- 1931: Ferenc Serényi-Sprenger, rumania hungara poeto
- 1933: Tyburcjusz Tyblewski, pola turisma ĉiĉerono, psikologo, pedagogo, esperantisto kaj tradukisto de Sławomir Mrożek, Tadeusz Różewicz, Czesław Miłosz, Tadeusz Boy-Żeleński, kunlaboranto de "Monato" kaj "Scienca Revuo", profesoro de Akademio Internacia de la Sciencoj (m. 1998)
- 1935: Fernando del Paso, meksika verkisto kaj diplomato, laŭreato de la Premio Cervantes
- 1940: Wangari Maathai, kenja ekologino kikujdevena, la unua afrikanino ricevinta Nobel-remion pri paco kaj doktoriĝinta en Afrika universitato en Najrobio (m. 2011)
- 1944: Gerrit Berveling, nederlanda instruisto, remonstranta pastoro, redaktoro de la rubriko Spirita vivo en la revuo "Monato", redaktoro de "Fonto", membro de la Akademio de Esperanto, prezidanto de Esperanto Nederland, tradukisto i.a. el la latina Laŭdo de l' Stulteco kaj Antologio Latina, el la greka Dua-kanonaj libroj, el la hebrea Nombroj, el la nederlanda La Remonstranta Frataro, sistema kontribuanto al la Esperantlingva Vikipedio
- 1948: Jimmy Cliff, jamajka regea muzikisto, nomumita al Fam-Salono kaj Muzeo de Rokenrolo
- 1950: Sten Johansson, sveda esperantisto, esperanta aŭtoro kaj tradukisto, kontribuanta al "Monato" kaj "Beletra Almanako"
- 1952: László Tőkés, rumania hungara reformita episkopo, politikisto en Rumanio
- 1953: Zoltán Barabás, hungara poeto, ĵurnalisto, membro de la Ligo de Transilvaniaj Hungaraj Verkistoj
- 1961: Susan Boyle, skota kantistino internacie konata pere de YouTube
- 1968: György Flikl, rumania hungara pentristo
- 1972: Björn Höcke, germana instruisto kaj politikisto, gvidanto de la partio Alternativo por Germanio
- 1975: Cécile Duflot, franca sekretariino de la partio Eŭropo Ekologio La Verduloj (Francio), politikistino pri ekologiismo, ministrino
- 1977: Gábor Boczkó, hungara spada skermisto
- 1997: Asa Butterfield, angla infana aktoro rolinta en la filmo La knabo en striita piĵamo
MortojRedakti
- 1204: Eleonora de Akvitanio, angla-franca reĝino partopreninta la duan krucmiliton (naskiĝis ĉirkaŭ 1122)
- 1412: Albreĥto de Meklenburgo, duko de Meklenburgo, reĝo de Svedio (naskiĝis ĉirkaŭ 1338)
- 1548: Sigismondo la 1-a, reĝo de Pollando kaj grandduko de Litovio, edzo de Bona Sforza (n. 1467)
- 1684: Roger Williams, angla teologo, pioniro de baptismo en Norda Ameriko, kunfondinto de Rod-Insulo, unu el patroj de respublikismo (n. 1603)
- 1737: Thomas Bartholin, dana juristo kaj filo de Thomas Bartholin, la Juna (1659-1690) (n. 1690)
- 1807: Miklós Révai, hungara pastro, desegnisto, lingvisto kaj verkisto (n. 1750)
- 1860: Jozefo Guislain, belga kuracisto, pionira psikiatro, diplomito de la Universitato de Gento (n. 1797)
- 1865: Giuditta Pasta, itala operkantistino (soprano) (n. 1797)
- 1872: Frederick Denison Maurice, angla teologo, reprezentanto de la kristana socialismo (n. 1805)
- 1890: Aleksandr Moĵajskij, rusa mara subadmiralo kaj pioniro de aviado (n. 1825)
- 1917: Scott Joplin, usona komponisto kaj muzikisto de ragtimo (n. 1867)
- 1922: Karolo la 1-a, lasta imperiestro de Aŭstrio-Hungario, beatigita (n. 1887)
- 1930: Cosima Wagner, hungara filino de Franz Liszt, edzino de Richard Wagner (n. 1837)
- 1940: John Atkinson Hobson, angla ekonomikisto, socia sciencisto, kritikanto de imperiismo (n. 1850)
- 1952: Árpád Gyergyay, hungara kuracisto kaj profesoro (n. 1981)
- 1952: Ferenc Molnár, hungara verkisto kaj ĵurnalisto jud-germandevena, edzo de Sári Fedák, avo de Ádám Horváth, enestanta en esperantlingva Hungara Antologio kaj konata de la romano La Knaboj de la Paŭlo-strato (n. 1878)
- 1953: Ede Andrási, hungara komponisto kaj violoninstruisto (n. 1887)
- 1968: Lev Landau, soveta Nobelpremiita fizikisto azerbajĝan-juddevena, mirinfano, kreinto de teorio pri faztransiro (n. 1908)
- 1976: Max Ernst, germana dadaista kaj superrealista pentristo (n. 1891)
- 1991: Martha Graham, usona dancistino de la moderna danco, koreografo kaj pedagogino, ricevinta prezidentan medalon de libereco (n. 1894)
- 1992: Olga Eszenyi, hungara aktorino translokiĝinta al Sudameriko (n. 1910)
- 2002: Simo Häyhä, finna mondkonata kaŝpafisto de la Vintra milito, la plej efika dum la dua mondmilito (n. 1905)
- 2003: Leslie Cheung (n. Cheung Kwok Wing), ĉina aktoro kaj kantisto (n. 1956)
- 2004: Mikola Rudenko, ukraina verkisto, poeto, filozofo, soci-politika aganto, atestinto de holodomoro, kunfondinto de Ukrainia Helsinka unio, laŭreato de Ŝevĉenka ŝtata premio (n. 1920)
- 2005: Harald Juhnke, germana aktoro kaj kantisto (n. 1929)
- 2012: Miguel de la Madrid Hurtado, prezidento de Meksiko, membro de aŭtokratia Revolucia Institucia Partio (n. 1934)
- 2013: Barbara Piasecka Johnson, pola filantropino kaj kolektistino de artverkoj (n. 1937)
- 2013: Moses Blah, prezidento de Liberio kaj ambasadoro (n. 1947)
- 2017: Jevgenij Jevtuŝenko, rusa poeto, reĝisoro kaj filma scenaristo, unua kritikisto de Stalin (n. 1932)
- 2018: Efraín Ríos Montt diktatoro de Gvatemalo respondeca pri genocido dum la 36-jara enlanda milito (n. 1926)
- 2019: Rafael Sánchez Ferlosio, hispana verkisto kaj eseisto, kies patro estis gvidanto de Hispana Falango, laŭreato de la premio Cervantes (n. 1927)
Specialaj tagoj kaj festojRedakti
- Romkatolika Eklezio: Melitono el Sardeso, episkopo de Sardeso (Lidio)
- Internacia Tago de Birdoj – fiksita en 1906 (pri la protekto: Birda Direktivo de la 2-a de aprilo 1979)
- Irano - Nacia tago
- Tago de Oriso
- Ŝercotago - en multaj landoj la 1-a de aprilo estas ŝercotago. Amaskomunikiloj kutimas publikigi falsajn novaĵojn por ŝerce trompi la publikon.[1]. Kutima klarigo de tiu tradicio rilatas al la enkonduko de nova kalendaro en Francio en 1564. La nova kalendaro movis la komencon de la jaro de la 1-a de aprilo al la 1-a de januaro. Tiujn, kiuj tamen plu festis la jarŝanĝon la unuan de aprilo, oni komencis nomi kiel "aprilaj stultuloj". En hispanlingvaj landoj oni ofte simile ŝercas en la 28-a de decembro.
NotoRedakti
Tagoj de semajnoRedakti
La 1-a de aprilo estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Lundo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Mardo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Merkredo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Vendredo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Sabato en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090.