Martin GREIF (vere: Friedrich Hermann Frey; naskiĝinta la 18-an de junio 1839 en Speyer, mortinta la 1-an de aprilo 1911 en Kufstein) estis germana verkisto.

Martin Greif
Persona informo
Naskiĝo 18-an de junio 1839 (1839-06-18)
en Speyer
Morto 1-an de aprilo 1911 (1911-04-01) (71-jaraĝa)
en Kufstein
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Profesio
Okupo verkisto • poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
portretbusto de Greif

Vivo redakti

Estante filo de registara konsilisto li venis en 1856 disde Palatinato Munkenon. Samloke li frekventis la gimnazion kaj iĝis kadeto; en 1859 li fariĝis oficiro.

La unuaj poemoj naciemaj aperis en 1864 en la kolekto Frühlingsturmlieder. Post retiriĝo elarmea li iĝis liberprofesia verkisto sed ne aliĝis al surlokaj poetaj rondoj. Greif vojaĝis al Italujo, Danujo kaj Hispanujo. Ĉe la renomohava Cotta-eldonejo povis, danke al perado de Eduard Mörike, eldonigi en 1868 la libron Gedichte. Transloĝiĝinte al Vieno li ekverkis dramojn: ekz. la biografiajn dramojn Corfiz Ulfeldt, der Reichshofmeister von Dänemark (1873) kaj Nero (1875); enscenigo ĉe Burgteatrejo de Prinz Eugen en 1880 famigis lin. Post maldungiĝo de teatrestro Heinrich Laube li reiris Munkenon. Tie li skribis aferojn por la munkenaj scenejoj: ekz. la trilogion Hohenstaufen (1887-89), Agnes Bernaŭer (1894) kaj Ludwig der Bayer (1891). Kiel oldulo li reokupiĝis pri patriotismaj liriko.

Li estis entombigita en Zangberg (kirko Sanktaj Petroj kaj Paŭlo); la tombon elfaris en 1912 la skulptisto Hermann Lang.

Graveco redakti

La versoj de Greif pri Italujo similas al popolkantoj kun klaraj lingvo kaj rimaro. Ankaŭ la naturo havis en ili ne malgravan rolon. Interese estas ke italujrilataj eroj ofte temas pri la mortodevo, transcendaĵoj kaj funebro.

Eksteraj ligiloj redakti